Malfermi la ĉefan menuon

John Charles Harsanyi [ĝon ĉas harsanji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj ortografio Harsányi János Károly [harŝAnji jAnoŝ kAroj] estis hungardevena, usona ekonomikisto, Nobel-premiito, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1995).

John Charles Harsanyi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1920 (1920-05-29)
en Budapeŝto
Morto 9-an de aŭgusto 2000 (2000-08-09) (80-jara)
en Berkeley
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato StanfordUniversitato Eötvös Loránd • Universitato de Sidnejo
Profesio
Profesio ekonomikistoprofesoro
v  d  r
Information icon.svg
Memortabulo de John Charles Harsanyi

John Charles Harsanyi [1] naskiĝis la 29-an de majo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de aŭgusto 2000 en Berkeley.

BiografioRedakti

John Charles Harsanyi devenis el juda familio. Li frekventis altlernejon inter 1938-1942. Li iĝis farmaciisto. En 1944 li estis deportita trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li plulernis kaj en 1947 li doktoriĝis. En la sekva jaro pro la ŝtatiĝo li rifuĝis kune kun la fianĉino al Aŭstrio. En 1950 ili migris al Aŭstralio, kie li laboris en fabriko 3 jarojn, poste li instruis en universitato de Brisbane, fine li instruis en Usono. En 1958 li doktoriĝis pri ekonomiko. Li ricevis Nobel-premion en 1994.

Verkaro (elekto)Redakti

  • "Cardinal Utility in Welfare Economics and in the Theory of Risk-Taking", Journal of Political Economy (1953)
  • "Games with Incomplete Information Played by "Bayesian" Players, I-III. Part I. The Basic Model" (1967)
  • Essays on Ethics, Social Behavior, and Scientific Explanation (1976)
  • A General Theory of Equilibrium Selection in Games (1988)

FontojRedakti