3-a SAT-Kongreso 1923
La 3-a kongreso de SAT okazis inter la 11-a kaj la 15-a de aŭgusto 1923 en Kaselo, sub la honorprezidanteco de A. Ejnŝtejno. Ĝin partoprenis 250 homoj el 18 landoj.
3-a SAT-Kongreso 1923 | |
---|---|
Loko | Kaselo |
Ekde | 11-a de aŭgusto 1923 |
Ĝis | 15-a de aŭgusto 1923 |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda |
← Antaŭa | Sekva → |
Tiam aperis la unua propono pri komunistigo de SAT. La kongreso malaprobis ĉiun emon enŝovi en SAT batalon inter diversaj politikaj tendencoj.