Esther Schor

usona filologino

Esther Schor estas usona filologo. Ŝi akiris sian artan bakalaŭron pri anglistiko kaj muziko kaj doktoriĝis pri anglistiko en la universitato Yale, kun du jaroj da laboro en eldonado intertempe. Ĉe la universitato Princeton, ŝiaj kursoj ĉirkaŭas du centrojn: Brita Romantikismo kaj Literaturo, Skribo kaj Religio. En 2015, ŝi fariĝis la inaŭgura Behrman-profesoro en la universitata Konsilio por la Homaj Sciencoj, kie ŝi funkciis kiel Aganta Prezidanto por 2015-2018. Dum multaj jaroj, ŝi deĵoris en la Plenuma Komitato de la Programo pri Judaj Studoj, kie ŝi instruas Usonan Judan Literaturon, Enkonduko al Judismo kaj jida literaturo en Traduko.

Esther Schor
Persona informo
Naskiĝo 1957
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato YaleUniversitato Princeton
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto • verkisto • poeto
vdr

Ŝi verkas per multaj modoj, kaj ofte prezentas sur scenejoj por multaj spektantoj. Por pli vasta publiko, ŝi en 2016 publikigis la libron Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language ("Ponto de Vortoj: Esperanto kaj la Revo de Universala Lingvo"), hibrido de kultura historio kaj memoraĵoj bazitaj sur sep jaroj da sperto en la esperantistaro.

Kontribuoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti