Mazi en Gondolando
Mazi en Gondolando (aŭ, en angla, Muzzy in Gondoland) estas Esperanto-lernolibro por komencantaj infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj eldonita de British Broadcasting Corporation el Londono en la jaro 1986. Internacia Esperanto-Instituto (IEI) el Hago reeldonis ĝin en 1996.
Mazi en Gondolando | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Wendy Harris | |
Eldonjaro | 1986 | |
Urbo | Londono | |
Eldoninto | British Broadcasting Corporation | |
Paĝoj | 159 + kanzonkasedo | |
ISBN | 83-85677-35-6 | |
Mazi en Gondolando | |
---|---|
Originala titolo | Muzzy in Gondoland |
Kina aperdato | 13 jun. 1986 |
Ĝenro | comedic television series |
Reĝisoro(j) | Richard Taylor |
IMDb | |
Ĝi estas verkita de Wendy Harris kaj esperantigita de Roman Dobrzyński. Ĝin akompanas vidbendoj kun la desegnaĵo-filmoj "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando" kaj kanzonkasedo.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, kelkajn ekzercojn kaj leksikan indekson.
IntrigoRedakti
Mazi, granda eksterterulo simila al urso, venas al kosma spaco viziti Gondolandon, kiu la malnomitaj reĝo kaj reĝino reĝas.
RolulojRedakti
La roluloj de Mazi en Gondolando estas:
Nomo en Esperanto | Nomo en la angla |
---|---|
Mazi | Muzzy |
La reĝo | The king |
La reĝino | The queen |
Silvja | Sylvia |
Karlo | Bob |
Korvaks | Corvax |
Petro | Norman |
Eksteraj ligilojRedakti
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience