Mila van der Horst-Kolińska

Mila VAN DER HORST-KOLIŃSKA (naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en Parafianów apud Vilno, mortis la 13-an de decembro 2019 en Hago) estis esperantistino ekde 1960 kaj honora membro de UEA.

Mila van der Horst-Kolińska
Mila van der Horst-Kolińka.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1927 (1927-04-26)
en Parafianów
Morto 13-an de decembro 2019 (2019-12-13) (92-jara)
en Hago
Lingvoj pola lingvoEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoPollando
Familio
Edz(in)o Gerard van der Horst
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Laŭ deveno ŝi estis pola. Ŝi esperantistiĝis laŭ Cseh-metodo en 1960 kaj aliĝis al Pola Esperanto-Asocio (PEA) kiel dumviva membro. Ŝi estis sekretario de ties filio en Szczecin (1962-65) kaj aktive organizis kaj gvidis kursojn laŭ la aŭdvida metodo de Tibor kaj A. Sekelj. Ŝi funkciis kiel direkciano de Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72). En SAT-kongreso (1972) ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo Gerard van der Horst; post geedziĝo en 1975 translokiĝis al Hago, kie ŝi laboris en Internacia Esperanto-Instituto (1978-98), precipe por profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo per aldono de metodikaj konsiloj por instruantoj. Ŝia plej elstara atingo estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995). Ŝi estis membro de UEA kaj SAT ekde 1964, de ILEI ekde 1980, kaj ĉi ties honora membro ekde 1999.

Ŝi mortis en maljunuldomo en Hago la 13-an de decembro 2019, nokte je la 2-a horo.

VerkoRedakti

Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi verkis la libron Pri la Destino: biografiaj notoj pri la celo kaj vojoj de mia vivo, en kiu ŝi detale rakontas pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj graveco de Esperanto.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Eldonita rete fare de Edukado.net