Via Nomo (japane 君の名は。[kimi no na wa], laŭvorte: Via nomo estas), estas 2016-a japana animea filmo apartenanta al fantasta-amafera ĝenro, produktita de CoMix Wave Films kaj distribuita de Toho. Ĝi estis verkita kaj direktita de Makoto Shinkai, dum Masayoshi Tanaka estis la dezajnisto de personoj, kaj la muzikon komponis la grupo Radwimps.

Via Nomo
animea filmo • original anime
Originala titolo 君の名は。
Kimi no Na wa.
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Kina aperdato 26 aŭg. 2016
Daŭro 1 horo kaj 46 minutoj
Ĝenro animeo, amafero, sciencfikcio
Kameraado Makoto Shinkai
Buĝeto 750 milionoj da japanaj enoj
Reĝisoro(j) Makoto Shinkai
Produktisto(j) Kōichirō Itō • Genki Kawamura • Katsuhiro Takei
Scenaro Makoto Shinkai
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Radwimps
Produktinta firmao CoMix Wave Films
Distribuo Toho
Honorigoj Mainichi Film Award for Best Animation Film • Synergy Award
IMDb
vdr

La kineja premiero de Via Nomo okazis la 26-an de aŭgusto 2016 en Japanio, kaj la 7-an de aprilo 2017 en Usono. Ĝenerale, ĝi ricevis pozitivajn recenzojn, kun specialaj laŭdoj pri kaj la animacio kaj la ege kortuŝa scenaro. La filmo tutmonde faris la enspezon de pli ol 41 miliardoj da enoj (380 milionoj da dolaroj, 311 milionoj da eŭroj).[1] Ĝi estas la unua animea filmo ne reĝisorita de Hayao Mijazaki, kiu enspezis pli ol 100 milionoj da dolaroj.[2]

Via Nomo rakontas la korp-interŝanĝon, kiu okazas inter adoleska ino, kiu loĝas en kampara urbeto en Japanio, kaj junulo loĝanta en Tokio. Ĝi estis dublita al Esperanto, estante la unua animacia longfilmo en la lingvo.

Intrigo redakti

Taki Taĉibana kaj Micuha Mijamizu, du junuloj, malkovras iutage ke siaj korpoj interŝanĝiĝas dum ili dormas. Ili komencas komunikiĝi inter si per skribaĵoj kaj per notoj en la poŝtelefonoj. Ŝi estas lernejano loĝanta en rura urbeto, kiu forneas la kamparan vivon kaj revas vivi en granda urbo. Li estas timida lernejano en Tokio, kiu parte laboras en itala restoracio. Dum ili provas superi la komencan surprizon, kreiĝas interligo, kiu iom post iom iĝas io pli forta.

Muziko redakti

Yojiro Noda, ĉefkantisto de la japana rok-bando Radwimps, komponis la filmomuzikon; ambaŭ kaj kantoj kaj instrumentaj muzikoj. La direktoro, Makoto Shinkai, petis al li komponi “tiel, ke la muziko estu komplemento por la dialogo aŭ monologo de la personoj”.[3] En la filmo aperas la jenaj kantoj:

· Yumetoro (夢灯籠 "Sonĝa lanterno")

· Zenzenzense (前前前世 "Antaŭa antaŭa antaŭa vivo")

· Supakuru (スパークル "Sparko")

· Nandemonaiya (なんでもないや "Ne gravas")

La filma muzika estis laŭdita kaj de la publiko kaj de la recenzistoj, kaj oni rekonas ĝin kiel unu el la faktoroj, kiuj kaŭzis la sukceson. La sontrako estis subĉampiono en la kategorio “Plej bona sontrako” de la 2016-a Newtype Anime Awards.[4]

En Esperanto redakti

La 8-an de decembro 2023 premieris Esperanta dublo de la filmo, senprofite farita de Esperaĵo, en kiu partoprenis pli ol unu dudeko da homoj. La unua antaŭfilmo estis publikigita en 2021, la dua aperis en novembro 2023.[5]

Recenzoj redakti

Via Nomo ricevis ege pozitivajn recenzojn. En la retejo Rotten Tomatoes, la filmo posedas aprobon de 98%, bazite sur 96 recenzoj, kun 8,2 el 10 poentoj kaj la vortoj "Tiel bele animaciita, kiel emocie kontentiga. Kimi no Na Wa aldonas alian rimarkindan ĉapitron al la filmografio de la verkisto kaj reĝisoro Makoto Shinkai". La publiko donis al ĝin aprobon de 94 %, bazite sur 2735 voĉdonoj, kun 4,6/5 poentoj.

La retejo Metacritic donis al la filmo 79 poentojn el 100, bazite sur 25 recenzoj. En la retejo IMDb la uzantoj donis al ĝi 8,4 poentojn el 10, bazite sur pli ol 55 000 recenzoj.

Referencoj redakti