Recenzo (el la latina recensio) estas kritika skriba raporteto pri iu aĵo, verko aŭ limigita temo.

Hodiaŭ troveblas recenzoj pri kulturaj eventoj aŭ sciencaj kreaĵoj, libroj, filmoj, artaĵoj, koncertoj kaj eĉ komputilaj ludoj kaj programoj.

Recenzoj estas publikigitaj kutime en ĵurnaloj, gazetoj, radio- kaj televidelsendoj kaj en la interreto. Specifaj recenzoj ofte troviĝas en fakaj gazetoj.

Diraĵoj pri la fako redakti

La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per la gvidprincipoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

H. Aspremont (16-a jarcento): „La recenzo estas superflua kaj malutila akcesoraĵo de l' literaturo, ĝia parazito.“

Hippolyte Adolphe Taine (1828-1893): „Recenzi estas nepre necese. La tasko de l' konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan literaturon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l' estiĝantaj verkoj.“

Oscar Wilde (1854-1900): „Kritiko estas arto potencumita, ĉar dum la materialo de l'arto estas la naturo, tiu de l' kritiko estas la arto mem.“

Literaturo redakti

  • Edmund Schalkowski: Rezension und Kritik. UVK-Verlagsgesellschaft, Konstanz 2005. ISBN 3-89669-341-7 (recenzo kaj kritiko)

Vidu ankaŭ redakti

Kritikismo

Eksteraj ligiloj redakti