Rondaj kanaoj

literaro, reprezentanta po 1 morao je litero; parto de japana skribsistemo—kune kun strekaj kanaoj kaj ĉinjapanaj literoj; uzata por partikulo, apartiganta verbsufikso (postkanaoj), aŭ vorto kies ĉinjapana skribo mankas aŭ estas tro formala/malfacil

La rondaj kanaoj (aŭ hiraganao, hiragano; japane: 平仮名 aŭ ひらがな, hiragana) estas silabaro de la japana lingvo, ĉefa parto de la japana skribsistemo, samkiel katakano kaj kanĵioj. Hiragano kaj katakano estas ambaŭ sistemoj en kiuj oni skribas por ĉiu morao po unu skribsignon, krom por la duliteraĵoj, por kiuj oni uzas kombinon el kanao granda kaj malgranda (kiel きゃ, granda ki kaj malgranda ya, kune kya).

Rondaj kanaoj

Tipo

silabaro
ISO 15924 Hira
natura skribsistemo
Dum 800 - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Oni uzas hiraganon por skribi gramatikajn vortojn (ekz. prepoziciojn kiel から kara, "el"), ŝanĝeblajn finaĵojn (ekz. 読む yomu, "legas" kaj 読まない yomanai, "ne legas") kaj vortojn, kiuj ne havas kanĵiojn aŭ kies kanĵioj estas malofte uzataj. Malkiel kanĵioj (kaj samkiel katakano), la signoj de hiragano ne havas sencon kaj estas uzataj nur fonetike. Ekzemple, la vorton 食べました tabemashita "manĝis" oni skribas per la kanĵio 食, kiu signifas "manĝi" (ĉi tie, legata kiel ta) kaj kvar hiragan-signoj べました (be-ma-shi-ta), kiuj havas gramatikan signifon. Oni uzas hiraganon ankaŭ por doni la elparolon de kanĵio por leghelpo, oni kutime skribas ĝin super la kanĵio kaj nomas ĝin furigana (ふりがな).

Tabelo de la rondaj kanaoj redakti