Hanafuda

japana kartludo
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 6 mar. 2021.

Hanafuda (花札 japane?), esperantlingve florkartoj, estas tradiciaj japanaj ludkartoj. Ili enhavas 12 seriojn da 4 floraj kartoj kiuj ĉiuj figuras monaton de jaro. Tiuj kartoj estas tre komunaj kaj famaj en Japanio, en Koreio, kie ili estas nomataj Hwa-t'u, kaj ankaŭe en Havajo kie oni ludas SakuraHigobana. Hanafuda ankaŭ rilatas la ludojn kiujn oni povas ludi per tiuj kartoj.[1][2]

Hanafuda (花札?)
Koi Koi
Komenco de partio de Koi-Koi
kartludoludkarto
Nombro de ludantoj 2-6
Daŭro de preparo 2 minutoj
Daŭro de ludo 10-180 minutoj
Hazardo Meza
Necesaj kapabloj Strategio
Estiĝo 19-a jarcento
vdr

Historio

redakti
Dosiero:Hanafuda b1.jpg
Hanafuda

Je 1549, dum la erao Tenbun elŝipiĝis la misiisto Francisco Xavier en Japanio. Lia ŝipanaro kunportis ludkartarojn el Eŭropo. Tiam ludkartoj kaj ĝia uzado por hazardludoj famiĝis. Japanio poste kondamnis fremdajn ludkartojn je 1633, kiam la lando fermiĝis al eksterlandanoj.[3] Malgraŭ tiu kondamno, hazardludoj restis famegaj.

Japanoj evoluigis iliajn proprajn kartojn kun floroj, tio kreas miksaĵon de la eŭropa kaj la japana kulturoj. Tiam la kartoj Hanafuda ekaperis.

Je 1886, dum la erao Meiji, la ministraro de Japanio denove rajtigis ludkartojn. Je 1889, iu ludisto nomata Yamauchi Fusajiro profitis la okazon por fondi en Kioto firmeton kiu produktas Hanafuda: Nintendo Koppai. Tiu firmeto famiĝis tre rapide, kaj nun estas mondfama pro siaj videoludoj kaj videoludiloj. Sed Nintendo ankoraŭ produktas Hanafuda nuntempe, inkluzivanta specialan eldonon en la universo de Mario, antaŭe havebla tra Klubo Nintendo. Tiu eldono estas plejparte por dediĉi al la historio de Nintendo, prefere ol por specife fari monon. Je 2005, Nintendo enkondukis Hanafuda al la okcidenta mondo, publikiginte Clubhouse Games en Nordameriko (42 Ĉiuj-Tempaj Klasikludoj en Eŭropo) por la videoludilo Nintendo DS. En ĉi-tiu ludo, oni povas ludi Koi-Koi, unu el la plej konitaj ludoj uzante Hanafuda-kartoj.

Kartoj

redakti

Estas 48 kartoj, divideblaj en 4 grupojn de kartoj:

  • La «specialaj», kiuj valoras 20 poentojn
  • La «bestaj», kiuj valoras 10 poentojn
  • La «rubandaj», kiuj valoras 5 poentojn
  • La «normalaj», kiuj valoras 1 poenton

Estas 5 specialaj, 9 bestaj, 10 rubandaj kaj 24 normalaj kartoj en unu ludkarto. La valoro de tiuj kartoj kelkfoje estas neutila, kaj ne estas uzata de ĉiuj ludoj. Tamen ebligas plibonan enklasigadon de la kartoj.

Monato Floro Kartoj Bildoj
Januaro Matsu (, Pino) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Ruĝverta gruo kaj Suno (20 poentoj)
Februaro Ume (, Umeo) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Japana ĉetio en arbo (10 poentoj)
Marto Sakura (, Sakuro) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Ĝinmaku (20 poentoj)
Aprilo Fuji (, Visterio) Du Normalaj (1 poento), unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Kukoledoj (10 poentoj)
Majo Ayame (菖蒲, Irido) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Irido kaj Ok-tabula Ponto (10 poentoj)
Junio Botan (牡丹, Peonio) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Tagopapilioj (10 poentoj)
Julio Hagi (, Lespedezo) Du Normalaj (1 poento), unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Apro (10 poentoj)
Aŭgusto Susuki (, Ĉina kano) Du Normalaj (1 poento), du Specialaj: Flugantaj anseroj (10 poentoj), Plenluno kaj Ruĝa Ĉielo (20 poentoj)
Septembro Kiku (, Krizantemo) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Poezi-Sake-Pokalo (10 poentoj)
Oktobro Momiji (紅葉, Acero) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Cervedo sub Acero (10 poentoj)
Novembro Yanagi (, Saliko) unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj tri Specialaj: Fulmo (1 poento), Swallow (10 poentoj), Ono no Michikaze kun Ombrelo kaj Anuro (20 poentoj)
Decembro Kiri (, Paŭlovnio) Tri Normalaj (1 poento), kaj unu Speciala: Ĉina fenikso (20 poentoj)

Ekzemploj de eksaj kartoj

redakti

Estas alispecaj ludoj, ludeblaj per Hanafuda:

Referencoj

redakti
  1. Games played with Flower Cards. Alirita ́je 2017-20-12.
  2. Pakarnian, John, "Game Boy: Glossary of Japanese Gambling Games", Metropolis, 2010-22-01, p. 15.
  3. Harris, Blake J., Console Wars: Sega, Nintendo, and the Battle that Defined a Generation, It Books, 2014-13-05. (ISBN 978-0062276698). "Chapter 5"