Giovanni Falcone
Giovanni Falcone ([ĝovanni falkone] ; naskiĝis la 18-an de majo 1939 en Palermo, mortis la 23-an de majo 1992 en Capaci) estis itala juĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio
Giovanni Falcone | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Giovanni Falcone |
Dato de naskiĝo | 18-a de majo 1939 |
Naskiĝloko | Palermo |
Dato de morto | 23-a de majo 1992 |
Mortoloko | Capaci |
Mortokialo | bombaŭto [+] |
Aĝo je morto | 53 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | juĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Familio | |
Edzo | Francesca Morvillo [+] |
Frato | Maria Falcone [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Civil Courage Prize [+] |
Portalo pri Homoj | |
Falcone proksimume de 1980 koncentriĝis al la batalo kontraŭ mafio kaj aplikis enketojn pri bankaj kontoj por spuri la vojojn de la mafia mono.
Timigite pro lia agado la itala mafio en 1992 eksplodigis la aŭton de Falcone per 500-kilograma bombo, mortigante lin, lian edzinon kaj tri gardistojn.
Multaj stratoj kaj lernejoj estis nomitaj honore al Falcone. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Paolo Borsellino.