Flughaveno Falcone-Borsellino (Palermo)

Flughaveno Falcone-Borsellino estas internacia flughaveno okcidente de Palermo. Ĝi situas sur kabo Punta Raisi, ĉ. 25 km de la urbocentro, al kiu ĝi estas ligita per fervojo kaj aŭtovojo A29 (ambaŭvoje 30–35 km).

Flughaveno Falcone-Borsellino
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: PMO ICAO: LICJ
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Sicilio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Gestione Aeroporto Palermo S.p.A.
Apuda urbo Palermo (25 km)
Alteco 19 m
Geografia situo 38° 10′ 33″ N, 13° 5′ 26″ O (mapo)38.17583333333313.090555555556Koordinatoj: 38° 10′ 33″ N, 13° 5′ 26″ O (mapo)
Flughaveno Falcone-Borsellino (Italio)
Flughaveno Falcone-Borsellino (Italio)
DEC
Flughaveno Falcone-Borsellino
Flughaveno Falcone-Borsellino
Situo de Flughaveno Falcone-Borsellino
Map
Flughaveno Falcone-Borsellino
Kurej-angulo 07/25 / 02/20
Kurej-longo 3.326 m / 2.074 m
Retejo http://www.gesap.it/
vdr

La flughaveno havas la koordinatojn 38° 10′ 33″ N 13° 5′ 26″ O / 38.17583 °N, 13.09056 °O / 38.17583; 13.09056 (mapo) kaj situas 19 metrojn super marnivelo. Ĝi disponas pri du startejoj longaj 2074 resp. 3326 metrojn. Ĝia IATA-kodo estas PMO, ĝia ICAO-kodo estas LICJ. Ĝi havas regulajn ligojn al pluraj urboj de kontinenta Italio (Milano, Napolo, Romo kaj aliaj), al la italaj insuloj Lampedusa kaj Pantelleria kaj al Malto kaj Tunizio; precipe somere gravas turismaj flugoj el kaj al aliaj landoj.

La flughaveno estis nomita honore al Giovanni Falcone kaj Paolo Borsellino, du italaj juristoj murditaj de mafio en 1992. Iliajn portretojn, en mozaika mapo de Sicilio, montras memoriga plato de Tommaso Geraci; ĝi portas la surskribon Giovanni Falcone – Paolo Borsellino – Gli Altri – L'orgoglio della Nuova Sicilia ("Giovanni Falcone – Paolo Borsellino – La aliaj – La fiero de la nova Sicilio").

Eksteraj ligiloj redakti