Benjamin "Bugsy" Siegel (naskiĝis la 28-an de februaro 1906, mortis la 20-an de junio 1947) estis jud-usona gangstero. Siegel estis konata kiel inter la plej "fifamaj kaj timigaj gangsteroj de sia tago". Priskribata kiel bonaspekta kaj karismoplena, li fariĝis inter la unuaj famegaj gangsteroj. Li estis ankaŭ ĉefa forto en la evoluado de la Lasvegasa Strio. Kvankam oni ofte identigas lin kun la tiel nomata juda mafio, Siegel, kiel lia amiko kaj kuna gangstero Meyer Lansky, ankaŭ faris gravan influon ene de la ital-usona mafio kaj la plejparte itala Nacia Krimosindikato.

Bugsy Siegel
Persona informo
Naskonomo Benjamin Hymen Siegelbaum
Naskiĝo 28-an de februaro 1906 (1906-02-28)
en Broklino
Morto 20-an de junio 1947 (1947-06-20) (41-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortokialo pafvundo
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Subskribo Bugsy Siegel
Familio
Amkunulo Virginia Hill • Wendy Barrie
Okupo
Okupo gangsteropagmurdisto • rum-runner
vdr

Siegel estis inter la fondintoj kaj gvidantoj de Murder, Inc, kaj fariĝis kontraŭleĝa alkohol-komercisto dum la Prohibicio. Post kiam la Dudek-unua Amendo estis farita, nuligante la Prohibicion en 1933, li turnis sin al la vetluda industrio. En 1936, li lasis Novjorkon kaj transloĝiĝis al Kalifornio. Lia daŭro kiel gangstero (kvankam li poste funkciigis siajn proprajn operaciojn) estis plejparte kiel murdisto kaj perfortulo, ĉar oni konis lin pro lia lerteco pri pafiloj kaj perforto. En 1939, Siegel estis procesita por la murdo de sia kuna gangstero Harry Greenberg. Li juĝiĝis nekulpa en 1942.

Siegel veturis al Lasvegaso, Nevado, kie li funkciigis kaj financis kelkajn el la originalaj kazinoj. Li helpis la Hotelon Flamingo de la evoluigisto William R. Wilkerson post kiam Wilkerson elĉerpis sian monon. Siegel ekgvidis la projekton kaj administris la finajn stadiojn de la konstruado. La Flamingo malfermiĝis la 26-an de decembro 1946, sed malbone akceptiĝis kaj baldaŭ fermiĝis. Ĝi remalfermiĝis en marto 1947 kun finita hotelo. Tri monatojn poste, la 20-an de junio, 1947, Siegel estis pafmortigita en la hejmo de sia koramikino, Virginia Hill, en Beverly Hills, Kalifornio.