Komunisma Partio de Usono

(Alidirektita el Komunista Partio de Usono)

La Komunisma Partio de Usono aŭ en angla Communist Party USA (CPUSA) estas komunisma politika partio en Usono,[1] kaj estas la plej granda komunisma partio en la lando. Fondita en 1919, ĝi havas longan, komplikan historion kiu estas tre rilata al la historioj de similaj komunismaj partioj tutmondaj kaj de la laborista movado en Usono.

Dum la unua duono de la 20a jarcento, la Komunisma Partio estis tre influa forto en variaj luktoj por demokratiaj rajtoj. Ĝi ludis gravan rolon en la usona laborista movado el la 1920-aj jaroj al la 1940-aj jaroj, kun grava partopreno en la fondo de plej el la sindikatoj de la lando (kion poste uzos la leĝo McCarran pri interna sekureco por elpeli ties komunistajn membrojn) dum ĝi iĝis konata ankaŭ ĉar luktis kontraŭ rasismo kaj por integrado en laborlokoj kaj komunumoj dum la hegemonio de la leĝaro nomita Jim Crow aŭ rasa segregacio. Historiisto Ellen Schrecker konkludas ke jardekoj de ĵusa studado[2] montras "pli nuancan portreton de la partio kiel kaj stalinisma sekto ligita al malhumana reĝimo kaj la plej aktiva organizo ene de la Usona Maldekstro dum la 1930-aj jaroj kaj '40-aj".[3]

Aŭguste de 1919, nur monatojn post ties fondo, la Komunisma Partio deklaris 50,000 al 60,000 membrojn. Membroj laŭdire inkludis ankaŭ anarkistojn kaj aliaj radikalaj maldekstruloj. Kontraste, la pli modera Socialisma Partio de Usono havis 40,000 membrojn. La sekcioj de la Internacia Laborista Ordo de la Komunisma Partio dume organizis por komunismo ĉirkaŭ lingvaj kaj etnaj konsideroj, havigante interhelpon kaj skizante kulturajn aktivaĵojn al membrraro de IWO kiu atingis ĝis 200,000 maksimume.[4]

Enhavo

HistorioRedakti

La partio estis fondita aŭguste 1919 fare de maldekstraj ekstremistoj el Socialisma Partio de Usono. Fine de 1921 aliĝis al Tria Internacio. En la 20-aj jaroj komunistoj okupiĝis pri kreo de sindikatoj. Ekde 1929 ĝi funkcias sub la nun nomo.

Fine de la 20-a jaroj komenciĝis ĝia stalinismigo. Oni forigis politikistojn ne aprobantaj Kominternon, adeptojn de trockismo kaj de Nikolaj Buĥarin. Dum la Granda Depresio la partio engaĝiĝis favore al senlaboruloj. Tiutempe oni malkaŝe anoncis bezonon forigi kapitalismon kaj enkonduki sovet-similan reĝimon. Komence de la 30-aj jaroj la gvidadon transprenis Earl Browder, revanta pri Soveta Ameriko kun malfondo de ĉiuj partioj kaj subigo de amaskomunikiloj sub kontrolo de registaro. Post malvenkaj prezidentaj balotoj komunistoj kondamnis New Deal kaj Franklin D. Roosevelt estis nomita de ili "socialfaŝisto".

En 1935 la partio transprenis taktikon de Popola Fronto. Tiam kreskis ĝia apogo fone de plifortiĝanta kontraŭfaŝisma movado. Ties reprezentantoj ĉesis paroli pri komunisma revolucio, kaj komencis akcenti bezonon alianciĝi kun moderecaj movadoj. Aliĝis al malpli radikalaj partioj. Tamen sen sukcesoj en lokaj balotoj, krom Nov-Jorko. Sekretaj membroj iĝis trio de kongresanoj el Demokratia Partio. Partiaj membroj aktivis en organizaĵoj liberalaj, afrikusonaj, pacismaj, kulturaj kaj studentaj. Akiris plimulton en diversaj sindikatoj. En la duona duono de la 30-aj jaroj aliĝis al Internaciaj Brigadoj batalantaj en Hispana Enlanda Milito. Fine de la 30-aj jaroj nombro de la membroj trapasis 65 mil.

En 1939 la gvidantaro apogis pakton Ribbentrop-Molotov kaj forlasis kontraŭfaŝismon. Komencis novan kampanjon de atakoj al Roosevelt kaj kontraŭstaris al usona helpoprogramo al Aliancanoj. Tion oni oficiale senkulpigis per pacismo. Tiaj agoj kaŭzis foriron de plimulto da liberalaj medioj. Jaron poste Earl Browder startis en prezidenta balotado. Pro malpermeso vojaĝi tra la lando, lia kampanjo limiĝis al skribaj deklaracioj kaj distribuo de surbendigitaj alparoloj. Komunista kandidato gajnis nur 46 mil voĉojn. Samjare la partio oficiale rezignis el membreco en Kominterno (taktika paŝo).

Post atako de Germanio al Sovetunio la usona publika opinio komencis favore rigardi al komunismo. Komunisma Partio de Usono revenis al la taktiko de Popola Fronto kaj apogis Roosevelt. En 1942 nombro de partimembroj atingis 85 mil. Fine de la dua mondmilito porkomunistaj sindikatoj nombris pli ol miliono da membroj. En 1944 Earl Browder anoncis, ke estas ebla paca kunekzistado de komunismo kaj kapitalismo. La opinioj kaj agoj de Browder estigis maltrankvilon inter usonaj komunistoj kaj eksterlandaj. En 1945 li estis forigita de la posteno. Lia posteulo iĝis William Foster. Du jarojn poste Browder estis forigita de la partio (post pli frua lia kritiko flanke de sovetaj politikistoj).

Wiliam Foster gvidis la partion en fideleco al stalinisma doktrino. Pruvoj de spiona agado de la membroj favore al Sovetunio inklinis prezidenton Harry Truman al agado kontraŭ komunistoj. En 1948 gvidantoj de la partio estis malliberigitaj. Dum la korea milito la registaro enkondukis plurajn kontraŭkomunistajn leĝojn. La partio restis laŭleĝa, sed marĝeniĝis kaj izoliĝis. Meze de la 50-aj jaroj nombro de ĝiaj membroj falis sub 12 mil.

Post la hungara revolucio de 1956 kaj invado en Ĉeĥoslovakio vicojn de la partio forlasis parto de ties membroj. Ili tiel protestis kontraŭ strikte porsoveta politiko de la gvidantaro. Moralon de la membroj negative influis ankaŭ referaĵo Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj de Nikita Ĥruŝĉov kaj malkaŝo de la krimoj de stalinismo.

En 1959 fronte de la partio ekstaris Gus Hall, strikte porsoveta politikisto kaj ortodokse marksismaleninisma. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj aktivuloj de la partio partoprenis kontraŭmilitan movadon kaj la afrousonan, tamen sen signifa rolo ĉe maldestrularo. Hall trifoje provis starti en prezidenta balotado en 1968, 1972 kaj 1976. En la 80-aj jaroj li kritikis eŭrokomunismon kaj reformojn de Miĥail Gorbaĉov. Fine de la 80-aj jaroj nombro de la membroj falis sub 10 mil. En 1991 Hall apogis sensukcesan aŭgustan puĉon. Reformacia frakcio de komunistoj forlasis tiam strukturojn de la partio. En 2000 Gus Hall mortis. Nova gvidanto de la partio iĝis Sam Webbu. La partio tiam nombris malpli ol 2 mil membroj.

Eksterlanda apogoRedakti

Agadon de la partio sekrete financis registaro de Sovetunio, kiu en 1988 transdonis 3 milionojn da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. (2001) Constitution of the Communist Party USA.
  2. Ŝi mencias James Barrett, Maurice Isserman, Robin D. G. Kelley, Randi Storch, kaj Kate Weigand
  3. Ellen Schrecker, "Soviet Espionage in America: An Oft-Told tale", Reviews in American History, Volumo 38, Numero 2, Junio 2010 p. 359. Schrecker pluas esplori kial la Maldekstro kuraĝis spioni.
  4. KLEHR, Harvey. (1984) The Heyday of American Communism: The Depression Decade. Basic Books, p. 3–5 (number of members).

BibliografioRedakti

  • Philip J. Jaffe, Rise and Fall of American Communism (Kresko kaj falo de la usona komunismo) Horizon Press, 1975.
  • Joseph R. Starobin, American Communism in Crisis, 1943–1957 (Usona komunismo en krizo, 1943-1957), Harvard University Press, Cambridge, MA 1972.

Eksteraj ligilojRedakti

ArkivojRedakti