Harry S. Truman
(Alidirektita el Harry Truman)
Harry S. TRUMAN [hari es truman] (la "S" ne rilatas al nomo), la tridek-tria prezidento de Usono, naskiĝis la 8an de majo, 1884, en Lamar, Misurio. Li mortis 88-jaraĝa, la 26an de decembro, 1972 en Independence, Misuro, pro renaj problemoj.
Harry S. Truman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1884 en Lamar |
Morto | 26-an de decembro 1972 (88-jara) en Kansasurbo |
Mortokialo | sindromo de plurorgana misfunkcio • pneŭmonito |
Tombo | Harry S. Truman Presidential Library and Museum |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Misurio ĉe Kansasurbo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | John Anderson Truman |
Patrino | Martha Ellen Young Truman |
Edz(in)o | Bess Truman |
Infano | Margaret Truman |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juĝisto • entreprenisto • oficiro • taglibro-verkisto |

Prezidento Harry S. Truman recevanta la Ĥanuka de la Ĉefministro de Israelo David Ben-Gurion (en la mezo). Dekstre Abba Eban, la Ambasadoro de Israelo en Usono
Truman estis vicprezidento sub Franklin D. Roosevelt. Lia edzino estis Elizabeth Virginia Wallace, kaj ili havis unu filinon. Truman estis baptisto.
Dum lia administrado kiu plenumis la kernon de la nomita Truman-doktrino (1945-1953) okazis;
- 1945- la 8-an de majo- La Venko en Eŭropo
- 1945- la 6-an kaj la 9-an de aŭgusto- Atombomboj falis sur la urbojn de Hiroŝimo kaj Nagasako, Japanio.
- 1945- la 14-an de aŭgusto- La Venko en Japanio
- 1945- la kreo de la Unuiĝintaj Nacioj, Sanfrancisko
- 1947- la Akto de Taft-Hartley
- 1947- la Akto de la Prezidenta Sukcedo
- 1948- la Plano de Marshall - por helpi Eŭropon
- 1950- la Milito en Koreio
- 1950- Joseph R. McCarthy estis estro de la Kontraŭ-Komunista Movado.
- 1951- Limo de Oficoperiodo (22-a amendo) - Usona prezidento povas regi nur ok jarojn.
- 1952- Provo de la unua hidrogen-bombo, en la atolo de Eniwetok, Marŝaloj
Antaŭe: | 33-a Prezidento de Usono | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Franklin D. Roosevelt | 1945-1953 | Dwight D. Eisenhower |