Eniwetok estas atolo en la Pacifiko, kiu apartenas al la Marŝala Insularo. Ĝi konsistas el pli ol 40 etaj insuloj kaj situas ĉirkaŭ 525 km nordokcidente de Kwajalein, ĉirkaŭ 1020 km sudokcidente de la Vejkinsulo kaj ĉirkaŭ 4400 km sudokcidente de Honolulu. Oni instalis sur Kwajalein kaj Eniwetok LORAN-funkaparaton.

La atolo

La tuta surfaco de la insuletoj estas 7,12 km², la enfermita laguno grandas 1.004,89 km² kaj havas la diametron de ĉirkaŭ 37 km. Sur la insuletoj vivis ĉirkaŭ 1.000 personoj, transportitaj post la dua mondmilito. La plej grandaj insuloj estas Eniwetok, Engebi (ankaŭ nomata Arthur), Parry, Muty kaj Igurin.

La atolon akiris Japanio en 1914 de la Germana Regno. Ĝi restis japana posedaĵo post la Unua Mondmilito. Japanio konstruis tie en 1942-44 flughavenon. La insulon okupis Usono en 1944 kaj ekposedis ĝin. Usono poste uzis la atolon por testado de la nukleaj bomboj inter 1948 kaj 1958. La nuklean radiadon travivis nur ratoj.

Usono purigis la atolon de la nuklee poluitaj materialoj en 1977-1980, sed oni ankaŭ mezuras nuklean radiadon, kio ne ebligas rehejmigon de la praloĝantoj.