Black Panthers
La Black Panthers aŭ Black Panther Party (BPP, origine angle Black Panther Party for Self-Defense, "Partio de Nigraj Panteroj por Memdefendo") estis revolucia naciisma kaj socialisma organizo de afrik-usonanoj, aktiva en Usono de 1966 ĝis 1982, kun sola internacia branĉo funkciigantaj en Alĝerio de 1969 ĝis 1972.
Black Panthers | ||
---|---|---|
kunveno en 2006 | ||
politika organizaĵo | ||
Komenco | 15-a de oktobro 1966 vd | |
Fino | 1982 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Oakland | |
Ideologio |
nigrula naciismo • kontraŭrasismo • kontraŭkapitalismo • kontraŭimperiismo • Maŭismo • kontraŭfaŝismo • revolucia socialismo • Tut-Afrikismo • afrikcentrismo • liberiga movado • intercommunalism | |
Fondinto(j) | Huey P. Newton • Bobby Seale vd | |
Ĉe ĝia komenco la 15-an de oktobro 1966, la kerna aktivado de la partio estis observi la konduton de policistoj, foje brutale traktantaj afrik-usonanojn, en Oakland, Kalifornio. En 1969, komunumaj sociaj programoj fariĝis kerna agado de partianoj. La partio estigis diversajn sociajn programojn, plej vaste la programon "Free Breakfast for Children" ("libera matenmanĝo por infanoj") kaj komunumajn malsanulejojn.
FBI-direktoro J. Edgar Hoover nomis la partion «la plej granda minaco al la interna sekureco de la lando", kaj instaligis vastan programon de observado, infiltrado, policaj persekutoj kaj multaj aliaj taktikoj cele al subfoso de la partia gvidantaro, kulpigo de partianoj, senkreditigo kaj kriminaligo de la partio, kaj forpreno de posedaĵoj de la organizaĵo. La programo estis ankaŭ akuzita uzi murdon kontraŭ partianoj.
La registara subpremo komence kontribuis al la kresko de la partio, ĉar mortigoj kaj arestoj de "panteroj" pliigis la subtenon por la partio ene de la nigra komunumo kaj ene de la larĝa politika maldekstro. La partia membraro atingis pinton en 1970, kun oficejoj en 68 grandurboj kaj miloj da membroj, sed sekve suferis serion de kuntiriĝoj. Kiam la tradicia gazetaro ade agitis kontraŭ la movado, la publika subteno por la partio iom post iom malkreskis, kaj la grupo iĝis pli izolita. Internaj bataladoj inter partiaj gvidantoj, kaŭzitaj parte de la FBI-infiltrado, kaŭzis elpelojn kaj malmembriĝojn kiuj draste reduktis la membraron. La publika subteno por la partio malkreskis plu post kiam konatiĝis la partia partopreno en kontraŭleĝaj agadoj kiel trafikado de narkotaĵoj kaj ĉantaĝoj kontraŭ komercistoj en Oakland. En 1980 la partio havis nur 27 membrojn.
La historio de la Black Panther Party estas polemike pridisputita. Iuj sciencistoj karakterizis la organizaĵon kiel la plej influan organizaĵon de la nigra movado de la malfruaj 1960-aj jaroj (ekzemple Bloom kaj Martin, vidu la sekvan bibliografion), dum aliaj priskribis la partion kiel pli krimula ol politika (ekzemple Pearson, same vidu la sekvan bibliografion).
Anoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Bloom, Joshua; Martin, Jr., Waldo E. (2012). Black against Empire: The History and Politics of the Black Panther Party. University of California Press. 315 paĝoj. ISBN 9780520953543.
- Pearson, Hugh (1994), The Shadow of the Panther: Huey Newton and the Price of Black Power in America, De Capo Press. ISBN 0-201-48341-6