La Daily Worker estis gazeto eldonita en Novjorko fare de la Komunisma Partio de Usono (KPU), politika organizo aliĝinta al la Komunisma Internacio. La publikigo de tiu gazeto ekis en 1924 kaj ĝenerale montris la vidpunkton de la estroj de la partio, speciale dum la jaroj de la stalinismo, kvankam okazis klopodoj por ke la gazeto montru la tuta spektron de opinioj de la aliaj maldekstraj partioj pri kelkaj specifaj aferoj se ne temas pri kritikoj kontraŭ Sovetunio.

La publikaĵo vendis ĝis 35 000 ĉiutagajn ekzemplerojn dum la 1930-aj jaroj, koincide kun la pinto de la KPU dum la plej akra epoko de la Granda Depresio. Post la soveta invado al Hungario de 1956, la tiama direktoro de la gazeto, nome John Gates, klopodis liberaligis la KPU kaj apogis la liberan diskuton en la Daily Worker, laŭ la tendenco defendita de Nikita Ĥruŝĉov en Sovetunio pro kio li estis forpelita de la partio komence de 1958 kaj la "Daily Worker" ĉesis la diskutadon. Post tio la gazeto perdis publikon kiel rezulto de tiu krizo (same kiel la KPU perdis forton) kaj meze de 1958 iĝis ĉiusemajna.

Interesaĵoj redakti

  • Komence de eksplodo de la Ribelo de Varsovio, en Londono "Daily Worker" asertis ke la pola ekzila registaro estis ekregita de "faŝista kliko, kiu detruis kaj forlasis Pollandon"
  • En Skotlando de ĉiuj ambonoj estis legata epistolo de la episkoparo de Edinburgo defende al la rajtoj de Pollando, kion la komunista "Daily Worker" nomis "kampanjo de divastigo de kontraŭsoveta veneno" (6.08.1944)