Sankcio

Vikimedia apartigilo

Sankcio, laŭ PIV estas Ago de aŭtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aŭ nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, kaj tial povas kongrui kun diversaj konceptoj, nome la jenaj:

  • Konfirmo aŭ aprobo fare de aŭtoritata instanco,
  • Rimedo, aplikata por devigi homojn obei leĝon, kaj
  • Rimedo, aplikata laŭ internacia juro por devigi ŝtaton submetiĝi al decido de internacia organo.[1]

En internaciaj rilatoj redakti

En internaciaj rilatoj, sankcio estas kutime limigo al ŝtato.

La ĉefaj kialoj por trudi sankciojn al ŝtato estas:

  • Sankcioj por la plenumado de internacia juro. Ekzemple, post la invado de Irako en Kuvajton en 1990, diversaj sankcioj estis truditaj al ĝi, inkluzive de mara kaj aersieĝo kontraŭ Irako. La celo de la sankcioj estis devigi internacian juron pri Irako, ĉar ĝi malobservis la suverenecon de Kuvajto.
  • Sankcioj por malhelpi minacon al paco en aparta areo. Ekzemple, la Provizora Interkonsento de Ĝenevo pri la atomprogramo de Irano inkluzivas sankciojn limigantajn la vendon de misiloj kaj milita ekipaĵo, kiuj povus esti uzataj por produkti nukleajn armilojn.
  • Sankcioj por plenumi rezoluciojn de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ekzemple en 1965 la Blanka Minoritato en Suda Rodezio deklaris sendependecon de Britio, sen transdoni potencon al la loka loĝantaro, kontraŭe al la rezolucio de UN. En respondo, UN trudis armeajn kaj ekonomiajn sankciojn al Rodezio, inkluzive de malpermeso de komerco de nafto kaj naftaj produktoj.

La ĉefaj specoj de sankcioj estas:

  • Ekonomiaj sankcioj: Kutime ekonomiaj sankcioj inkluzivas malpermeson de komerco de armiloj, petrolo, aŭ ĝeneralan malpermeson de komerco krom manĝaĵo kaj medikamento.
  • Internaciaj sankcioj: diplomatiaj preminiciatoj, inkluzive de nuligo de oficialaj vizitoj, elpelo de ambasadpersonaro, kaj nuligo de sporteventoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV En NPIV Alirita la 7an de Marto 2022.

Eksteraj ligiloj redakti