Greka historiografio

La historia periodo de Antikva Grekio estas unika en la monda historio estinte la unua periodo atestita en bonorda historiografio, dum pli frua antikva epoko aŭ prahistorio kiu estas konata pere de multaj pruvoj, kiel ekzemple analoj, kronikoj, reĝolistoj, kaj pragmata epigrafio.

Herodoto estas vaste konata kiel la "patro de historio". Lia Historioj estis unika en tiu kampo. Skribitaj inter la 450-aj kaj 420-aj jaroj a.K., la amplekso de la laboro de Herodoto atingas proksimume jarcenton en la pasinto, parolante pri historiaj elstaruloj de la 6-a jarcento, kiel ekzemple Dario la 1-a, Kambizo la 2-a kaj Psamtik la 3-a, kaj aludas al iu Kandaŭlo de la 8-a jarcento.

Herodoto estis sukcedita de verkistoj kiel ekzemple Tucidido, Ksenofono, Demosteno, Platono kaj Aristotelo. La plej multaj el tiuj verkistoj estis aŭ atenanoj aŭ pro-atenaj, pro kio estas pli konata la historio kaj politiko de Ateno ol de multaj aliaj urboj. Ilia amplekso estas limigita per fokuso sur politika, armea kaj diplomatia historio, ignorante ekonomian kaj socihistorion.