Rexhep Meidani

albana politikisto

Rexhep Qemal Meidani (Reĝep Kemal Mejdani) (n. la 17-an de aŭgusto 1944, en Tirano) estas albana politikisto. Li studentiĝis en la Universitato de Tirano (1966), en la Fakultato de Naturscienco, kaj sukcese plenumis la poststudojn en la Universitato de Caen, Francio (1974). Rilate al la profesia areo, Meidani funkciis kiel profesoro, prezidanto de la sekcio kaj poste kiel la dekano de la Fakultato de Naturscienco (1966-1996). Dum tiu tempoperiodo, Meidani publikigis kelkajn studojn, librojn kaj artikolojn interne kaj ekstere de Albanio. Meidani posedas la sciencan titolon Doktoro de filozofio. Kune kun Eqrem Cabej kaj Nelson Cabej, Meidani estas konsiderita kiel unu el la gvidaj akademiuloj en la lando.

Rexhep Meidani
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1944 (1944-08-17) (79-jaraĝa)
en Tirano
Lingvoj albana
Ŝtataneco Albanio
Alma mater Universitato de TiranoUniversitato de Kaeno
Subskribo Rexhep Meidani
Okupo
Okupo politikistofizikisto • universitata instruisto
vdr

Lia politika kariero komenciĝis en la 1990-aj jaroj. Li estis la prezidanto da la Centra Balotkomisiono en la unuaj plurpartiaj elektoj en 1991 kaj membro de la Prezidenta Konsilio (1991). Dum 1992-1996 li estis engaĝita en la civila socio kiel prezidanto de la Estraro de la Albana Centro de Homaj Rajtoj (1994-1996). En 1996, li eniris en la Socialistan Partion kaj estis elektita kiel ĝia Ĝenerala sekretario (1996-1997).

En la anticipitaj balotadoj de junio 1997, Meidani estis elektita membro de la parlamento de la Albana Asembleo. Post la elektoj, gajnitaj de la maldekstra koalicio kaj gvidita de la Socialista Partio, la 24-an de julio 1997, kun la propono de la Albana Asembleo elektĝis Meidani kiel Prezidanto de Albanio. Meidani funkciis kiel la tria prezidanto ĝis 2002, kun Petrit Ago kiel lia konsilisto.