Konstantin Kristoforidhi

Konstantin Kristoforidhi (ankaŭ Konstandin Kristoforidhi; greke Κωνσταντίνος Χριστοφορίδης Konstandínos Kristoforídhis), naskiĝis en Elbasan, aktuala Albanio, en 1827, mortis en 1895. Li estis albana naciiisto, tradukisto kaj sciencisto. Li estas pleje konata pro havigo al la albana de la Nova Testamento unuafoje en la gega varianto de la albana en la jaro 1872. Li provizis ankaŭ tradukon en la toska lingvovarianto en 1879, tiel plibonigante la toskan version el la jaro 1823 de Vangjel Meksi. Provizante tradukon en ambaŭ variantoj, li havas la meriton ke li kreis la bazon por unueciĝo de ambaŭ variantoj al tutnacia lingvo[1]. En 1867 li estris komisionon de literaturaj verkistoj, kiuj difinis la tn. Stamboller-alfabeton (iometa adapto de la latina alfabeto) kiel normo por la eldonado de libroj en la albana.

Konstantin Kristoforidhi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1827 (1827-01-01)
en Elbasan
Morto 1-an de januaro 1895 (1895-01-01) (68-jaraĝa)
en Elbasan
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Alma mater Zosimaia School • Malta Protestant College vd
Profesio
Alia nomo Kristoforidhi vd
Okupo vortaristo • lingvistotradukistoverkisto • tradukisto de Biblio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Elbasan kaj ekde 1847 studis ĉe greklingva gimnazio Zosimea en Ioannina, aktuale en Grekio, kie li helpis al Johann Georg von Hahn lerni la albanan kaj verki german-albanan vortaron[2]. En 1856 aŭ 1857 li aliĝis al Protestanta eklezio en Izmir post kiam li konvertiĝis al Protestantismo, tiel fariĝante la unua konata albana protestanto[3].

Li iris al Istanbulo en 1857, kaj skizis Memorandumon por la albana lingvo. Li restadis en Malto ĝis 1860 en protestanta seminario, finigante la tradukon de la Nova Testamento en la toska kaj gega lingvovariantoj (vidu kategorion: albana lingvaro). Li estis helpita de Nikolla Serreqi el Shkodër kun la gega versio de la Nova Testamento. Nikolla Serreqi estis same instiganto por uzado de la latina alfabeto, kiu estis jam uzata de pli fruaj verkistoj de la albana literaturo kaj Kristoforidhi ĉirkaŭbrakis la ideon de la latina alfabeto[4].

Li iris al Tunizo, kie li laboris kiel instruisto ĝis 1865, kiam reprezentanto de brita kaj Internacia Biblia Asocio kontraktis kun li por fari bibliajn tradukojn al la albana. Li publikigis en 1866 la unuan gegan tradukon de kvar Evangelioj kaj Aktojn de Apostoloj; post multaj jaroj, li daŭrigis  sian laboron, publikigante en la toska kaj gega albana lingvaro: La Psalmoj (1868, 1869); Nova Testamento (1879, 1869), Genezo kaj Eksodo (toske, 1880); Deuteronomio (toske, 1882); La Proverboj kaj la Libro de Isaio (toske, 1884).

Poligloto redakti

Konstantin Kristoforidhi scipovis la albanan (toskan kaj gegan variantojn), la grekan, la latinan, la hebrean, la anglan, la italan, la turkan, la bulgaran, la araban, la francan kaj la germanan. (fonto ?)

Li ĉefe okupiĝis pri la disvastigo de la albana lingvo en lernejoj.

Lia plej grava verko, La vortaro de la albana lingvo[1] (greke: Λεξικόν της Αλβανικής Γλώσσης)-(albane: Fjalori i Gjuhës Shqipe), estis publikigita en Ateno, Grekio, en 1904, 25 jarojn post kiam ĝi estis skizita de Kristoforidhi. Post lia morto ĝi estis verkita en la greka[5]. Li estis defendanto de la teorio ke la albana lingvo havas pelasgan originon.

Verkaro redakti

Istoria e shkronjësë shënjtëruarë (1872) (historio de sanktigita litero)

Λεξικὸν τῆς ἀλβανικῆς γλώσσης Lexikon tēs albanikēs glōssēs (greka-albana vortaro)

Γραμματική τῆς γλώσσης κατὰ τὴν τοσκικὴν διάλεκτον Grammatikē tēs glossēs kata tēn toskikēn dialekton (1882)

Abetare (aboco) (ABC-Primer, Gega 1867, Toska 1868)-

Muzea domo Konstantin Kristoforidhi redakti

Lingvo estas konsiderata kiel la plej fundamenta elemento en la ekzisto de nacio. Tial kaj ankaŭ pro ekonomiaj kialoj (altiro de lingvoŝantantaj turistoj) ekestis en 1978 muzea domo pri la patro de la albana lingvo. Ĝi situas en Elbasan, kvankam lia vera domo troviĝus aliloke kaj devus esti translokota[6]. Kvankam unu el la plej gravaj figuroj de la nacia renesanco, Constantin Kristoforidhi ne havas veran muzeon en la urbo Elbasan, iu domo estis adaptita kaj estas nomata muzeo, tamen ĝi neniam estis akceptita kiel la vera domo. La vera domo de Constantine Christopheridis, estas alia apartamento en la ĉirkaŭaĵo nomata "Kala", kiu ankaŭ troviĝas en malbona stato, ĉar ĉi tiu konstruaĵo ne estis transdonita nek al la Ministerio de Kulturo nek al la loka registaro, ĉar la rekonstruo de ĉi tiu konstruaĵo ne estis konsiderata grava por fariĝi muzeo. Oni tro malmulte okupiĝas pri la domo de Constantijn Kristofforis kaj oni forgesas ke ĉi tiu kultura heredaĵo posedas valoron en la lumo de la albana lingvo kaj ĝia kultura renesanca movado[7].

Bibliografio redakti

(itala) Kostandin Kristoforidhi e la Bibbia in albanese. En: Besa. allirita la 9-an de februaro 2017 (itallingve, Nro. 193, 2007. pĝ. 2–7. (PDF-dosiero; 155 kB).

Akademia e Shkencave e Shqipërisë (2008) (in Albanian), Fjalor Enciklopedik Shqiptar 2 (albana enciklopedio), Tirana, ISBN 978-99956-10-28-9

Mann, Stuart: Albanian Literature: An Outline of Prose, Poetry, and Drama, Londono, 1955.

Gawrych, George W.: The Crescent and the Eagle: Ottoman Rule, Islam and the Albanians, 1874–1913, New York 2006.

Aldona legado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) Albanian literature in Greek script, la 20-an de oktobro 2013 ĉe Wayback Machine.
  2. (angla) Robert Elsie, A Biographical Dictionary of Albanian History (bibliografia vortaro de albana historio), I.B.Tauris, 2012, p. 257. ISBN 978-1-78076-431-3.
  3. (angla) "Smyrna Station". The Gospel in Turkey: being the third annual report of the Turkish Missions-Aid Society: 20–21. 1857.
  4. (angla) Lloshi, Xhevat (2008). Rreth Alfabetit te Shqipes. (Pri alfabeto de la albana), Logos, pp.14-15
  5. Lloshi, Xhevat (2008). Rreth Alfabetit te Shqipes. (pri alfabeto de la albana), Logos, p. 9.
  6. (albana) Fatos Salliu, Elbasan, nismë për kthimin e Kostandin Kristoforidhit në shtëpi, Infoelbasani, la 4-an de decembro 2015, alirita la 9-an de februaro 2017.
  7. (albana) Monumentet kulturore në Shqipëri të mbuluara nga ‘pluhuri i harresës’ (kulturaj monumentoj en Albanio falas 'sub la pulvo de forgeso'), Gazeta Telegraf, la 20-a de oktobro 2015, alirita la 9-an de februaro 2017.