Tarator

(Alidirektita el Taratoro)

Tarator - bulgare Таратор - estas malvarma kukumosupo en la balkana kuirarto, por kiu kutime raspitaj kukumoj, ajlo, aneto kaj olivoleo plus eventuale erigitaj juglandokernoj estas kirle miksitaj en tre malvarman jogurton (bulgare Кисело мляко, latinliterigite kiselo mljako). Aparte en tre varmaj someraj tagoj ĝi estas servata kiel antaŭmanĝaĵo. Origine la plado venas el Albanio.

Tarator

Ĉar dum la preparo la jogurto kutime estas maldensigita per malvarma akvo, la plado Tarator pli similas al jogurta kukumosupo ol al saŭco, do pli likvas ol la parenca greka plado Tsatsiki aŭ la turka plado Cacık. Tre malsamas la plado okroŝko el la rusia kuirarto, kiu ankaŭ estas malvarma supo, sed prepariĝas el kvaso, terpomoj, rafanetoj kaj aneto.

En la esperantlingva receptaro "Internacie kuiri" de Maria Becker-Meisberger, probable la plej renoma kuirlibro en la internacia lingvo, la supo reprezentiĝas per recepto kaj tie la nomo estas esperantigita "Taratoro". Pro tio ke dum la historio de Esperanto ĉiam ekzistis multaj movadanoj kaj movadaj eventoj en Bulgario, tre multaj ne-bulgaraj esperantistoj dum la varmegaj bulgaraj someroj apreze konatiĝis kun la supo.