Malév
La entrepreno Malév (hungare Magyar Légiközlekedési Vállalat) estas hungaria flugkompanio kun sidejo en Budapeŝto. Ekde la 1-a de aprilo 2007 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "oneworld". La kompanio laŭ la stato de 2009 ĉiujare transportas proksimume 3,1 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 22 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.
Malév | ||
---|---|---|
IATA MA |
ICAO MAH |
Voksigno MALEV |
Fondita | 1946 | |
Alianco | oneworld | |
Aviadilaro | 22 | |
Cellokoj | 50 | |
Ĉefsidejo | Budapeŝto (Hungario) | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: www.malev.com | ||
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon MA; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas MAH.
En 2012 Malév bankrotiĝis kaj aliaj kompanioj transprenis la flugojn.
Eksteraj ligilojRedakti
membroj de la flugkompania alianco oneworld
American Airlines | British Airways | Cathay Pacific | Finnair | Iberia | Japan Airlines | Malév | Mexicana | LAN | Qantas | Royal Jordanian