Flugkompania alianco

Flugkompania aliancoaviada alianco estas esprimo de intensa kunlaboro inter diversaj - ofte diverslandaj - flugkompanioj. La unuopaj kompanioj restas jure sendependaj, sed interkonsentas samecon de pluraj kompaniaj elementoj - ekzemple samecan sistemon de flugbileta aĉeto, programo por oftaj flugantoj aŭ aranĝas la horaron de flugoj tiel, ke pasaĝeroj povas facile kaj sen longa atendo kombini flugojn de diversaj membrokompanioj en sia vojaĝa itinero. Krome la membrokompanioj de aviada alianco kutime laŭmende donas al aliaj aliancaj membrokompanioj sidlokojn en siaj pasaĝeraj flugoj, tiel ke kompanioj povas oferti flugojn inter certaj flughavenoj al siaj klientoj sen havi propran fluglinion inter tiuj lokoj.

La A340-300 Airbus de Lufthansa estas dezajnita laŭ la oficialaj koloroj de Star Alliance anstataŭe de la propraj koloroj de la firmao.

Aliancoj inter flugkomanioj aparte ankaŭ kreatas pro tio, ke la juro de aviado estas laŭnacie organizata. Eĉ internaciaj kontraktoj pri aviado nur donas certan liberecon kaj limigas la rajton organizi internaciajn pasaĝerajn flugojn: Ekzemplo estas la tiel nomataj traktatoj de "malferma ĉielo" (angle plurale "Open Skies Agreement"), inter Usono kaj la ŝtatoj de Eŭropa Unio, kiuj permesas transatlantikajn flugojn nur al la flugkompanioj de la kontraktintaj ŝtatoj - ekzemple flugoj inter Usono kaj Francio nur permesatas al flugkompanioj de Usono kaj Francio. Laŭ tiu traktato kompanioj kiel la germania Lufthansa ne rajtas oferti fluglinion inter Usono kaj Francio, sed povas mendi sidlokojn en aviadiloj de la usona alianca partnero United Airlines kaj tamen oferti al siaj klientoj tiajn flugojn.

Pro la nacia strukturo de la aviada juro, internacia fuzio de diverslandaj flugkompanioj signifus ke la koncernaj ŝtatoj perdus parton de siaj naciaj rajtoj. La naciaj registaroj kiuj disponas pri nacia fluglinio tial kutime tre preferas flugkompanian aliancon al transnacia fuzio aŭ vendo de la sialanda flugkompanio, kvankam alianco de jure sendependaj kompanioj ebligas malpli da ŝparoj ol vere transnacia fuzio de flugkompanioj.

Por la pasaĝeroj tiaj aliancoj povas signifi avantaĝojn, sed ankaŭ malavantaĝojn, se ekzemple la transporton ofertas ne la origine mendita kompanio, sed samalianca alia flugkompanio kun malpli bonaj servoj aŭ malpli altaj normoj de sekureco.

La sekva tabelo listigas la tri plej gravajn flugkompaniajn aliancojn:

la tri plej gravaj flugkompaniaj aliancoj (stato aŭtuno 2009)[1]
alianco membraj kompanioj nombro de aviadiloj nombro de dungitoj pasaĝeroj po jaro spezoj (en USD) flughavenaj celoj
Star Alliance 28 4 176 398 555 636,7 milionoj 171 miliardoj 1 172
SkyTeam 13 2 333 363 535 455 milionoj 137 miliardoj 905
oneworld Alliance 11 2 269 295 532 330 milionoj 98 miliardoj 727

Plia grava alianco estas ligo de kvar kargoflugkompanioj, nomata WOW.

Aldona granda pasaĝera flugkompania alianco estis la grupo Qualiflyer ĉirkaŭ la svisa kompanio Swissair. Tiu alianco tamen malfondiĝis en 2001. Same en 2008 malfondiĝis la alianco AiRUnion, al kiu apartenis kvin rusiaj flugkompaniaj aliancoj.

La plejgranda nacia flugkompania alianco estas la ĉinia grupo Xinxing. Ses grandaj ĉiniaj flugkompanioj kunlaboras en tiu alianco.

Notoj redakti