La organizaĵo SkyTeam Airline Alliance (angle, en esperantlingva traduko "flugkompania alianco AerTeamo", kutime nur mallonge nomata SkyTeam) estas aviada alianco de nuntempe 13 flugkompanioj (stato aŭgusto 2010), fondita en 2000. Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj Aeroméxico, Air France, Delta Air Lines kaj Korean Air. Kadre de la alianco SkyTeam laŭ la stato de oktobro 2009 ĉiutage okazas proksimume 13 100 pasaĝeraj flugoj, al sume 856 flughavenoj en 169 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 151 aviadilojn kaj proksimume 316 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.

SkyTeam
emblemo
Flugkompania alianco
Komenco 22-a de junio 2000 vd
Sidejo Amstelveen
Moto Caring more about you
Fondinto(j) AeroméxicoAir FranceKorean AirDelta Air Lines vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
SkyTeam
 

 
Fondojaro: 2000
Membraj kompanioj: vidu maldekstre
Aviadiloj sume: 2 151
Sidejo: Amsterdamo, Nederlando
Retejo: www.skyteam.com

Membroj redakti

kompanio ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro (2009)
Aeroflot Rusio 2006 9,3
Aeroméxico2 Meksiko 2000 10,6
Air Europa Hispanio 20101
Air France2 Francio 2000 74,83
Alitalia Italio 2001 19,2
China Southern Airlines Ĉinio 2007 58,2
Czech Airlines Ĉeĥio 2001 5,6
Delta Air Lines2 Usono 2000 171,6
Kenya Airways Kenjo 20101 2,82
KLM Nederlando 2004 74,83
Korean Air2 Sudkoreio 2000 21,7
TAROM Rumanio 2010[1]
Vietnam Airlines Vjetnamio 2010[2]

1nur asocie ligita membro de 2007 ĝis 2010
2fondomembro
3komuna sumo de la konzerno Air France-KLM

Kandidatoj por aliĝo redakti

La aliĝoj de la sekvaj flugkompanioj al la alianco estas deciditaj aŭ konkrete negocata: la entreprenoj post integriga fazo iĝu plenaj membrokompanioj de la alianco.

kandidato ŝtato aliĝdato
China Eastern[1] Ĉinio meze de 2011[3]
Uzbekistan Airways Uzbekio nekonata[4]

Eksaj membroj kaj partneroj redakti

La sekvaj flugkompanioj estis membrokompanioj aŭ partneroj de la alianco SkyTeam kaj poste malmembriĝis respektive malpartneriĝis.

kompanio ŝtato statuso eksiĝo eksiga kialo
Continental Airlines Usono plenrajta membro 2009 kadre de partneriĝo kun la kompanio United Airlines membriĝis en la konkurenca alianco Star Alliance
Copa Airlines Panamo partnero 2009 forlasis la aliancon SkyTeam kune kun Continental Airlines, sed ĝis nun ne membriĝis en la konkurenca alianco Star Alliance
Northwest Airlines Usono plenrajta membro 2010 estis integrigita en la SkyTeam-membrokompanion Delta Airlines

Strukturaj datumoj redakti

bazaj datumoj
SkyTeam
fondojaro 2000
ĉiutagaj flugoj 13 100 (2009)
alflugataj ŝtatoj 169 (2009)
alflugataj flughavenoj 856 (2009)
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK)    338,8 miliardoj (2002)   
pasaĝeroj po jaro 341,3 milionoj (2004)
dungitoj 316 445 (2009)
aviadiloj 2 151

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 airliners.de: SkyTeam ŝanĝas sian membrecoregularon (germane) Arkivigite je 2010-06-28 per la retarkivo Wayback Machine 25-a de junio 2010
  2. The Wall Street Journal: Vietnam Airlines Joins SkyTeam Airline Alliance (angle) Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, 10-a de junio 2010
  3. Skyteam:China Eastern to join SkyTeam (angle) Arkivigite je 2010-04-22 per la retarkivo Wayback Machine, alianca porgazetara komunikaĵo de la 16-a de aprilo 2010
  4. Uzbekistan Airways marks 18 years of operation (angle)[rompita ligilo], registara uzbekia porgazetara komunikaĵo de la 28-a de januaro 2010

Eksteraj ligiloj redakti