Eŭropa Vivmedia Agentejo

La Eŭropa Vivmedia Agentejo, mallongite EVA ( angle : European Environment AgencyEEA ), estas agentejo de la Eŭropa Unio kiu dediĉas al observada reto de la eŭropa vivmedio. Ĝi estas direktita de Estraro kiu konsistas el reprezentantoj de la registaroj de la 32 membroŝtatoj, reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj du sciencistoj, indikitaj de Eŭropa Parlamento, asistitaj de komitato de sciencistoj. La EVA subtenas daŭripovon kaj favoras la signifoplenan kaj mezureblan plibonigon de la eŭropa vivmedio havigante adekvatajn fidindajn informojn por la decidantoj kaj por la publiko.

Eŭropa Vivmedia Agentejo
emblemo
Fondodato 7-a de majo 1990
Sidejo Kongens Nytorv 6, Danio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Membrara mapo de EVA.
Sidejo de EVA en Kopenhago.

FunkciadoRedakti

La EVA estis fondita surbaze de Reglamento 1210/1990, amendita de Reglamento 933/1999 kaj Reglamento 401/2009; ĝi estiĝis funkcipreta en 1994. La komandejo troviĝas en Kopenhago, Danujo.

Profesoro Jacqueline McGlade estas la nuntempa ĝenerala direktorino de la agentejo.

Kiel eŭrop-unia organizaĵo, membroŝtatoj aŭtomate estas membroj; tamen la koncerna Reglamento antaŭvidis ke aliaj ŝtatoj povas membriĝi pere de konvencioj kontraktitaj inter ili kaj la Eŭropa Unio.

Ĝi estis la unua eŭrop-unia organizaĵo por malfermi sian membrecon al 13 kandidat-landoj en 2004.

Ekde februaro 2009, ĝi havas 32 membrojn :

Estas ankaŭ 6 kunlaborantaj landoj :

Ekde oktobro 2008 estas 172 stabomembroj laŭ la TTT-ejo de EVA [1].

EVA estas aktiva membro de la Retejo de Estroj de Vivmediaj Agentejoj en Eŭropo ( angle : EPA Network ) [2] .

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti