Birra Korça estas bierfarejo, fondita en Korçë, Albanio, en 1928. La kompanio estas filio de grupo IHB depost 2004. Ĝi estas la tria plej granda produktanto de biero en Albanio.

Birra Korça
registrita markonegoco • entrepreno vd
Dum 1928 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Korçë
Lando Albanio
Dungitoj 125
Agokampo biero
Posedata de Irfan Hysenbelliu vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Birra Korça estas la unua biero farita en Albanio. La bierfarejo estis fondita en Korçë, Albanio, en 1928. Ĝi estis fondita de itala investisto Umberto Umberti kaj Selim Mboria loka investisto. La komenca kapitalo por la firmao estis 950 000 frankoj. La komenca produkta kapacito estis 20,000 hl jare. Ĝi produktis Blondan Elon, Malhelan Elon, enboteligitan akvon "Kristal" kaj glacion.[1]

Post la fino de la dua mondmilito kaj kun la starigo de la komunisma reĝimo en Albanio la 11-an de januaro 1946 la bierfarejo fariĝis posedaĵo de la albana ŝtato laŭ la tiamaj leĝoj. Pluraj rekonstruoj kaj renovigadoj estis faritaj en la jaroj 1955, 1957 kaj 1965 kaj la produktado estis iom post iom pligrandigita. En aprilo 1994 sekvante la ŝanĝon en la politika klimato, kaj ankaŭ la ekonomian recesion, politikajn kaj sociajn tumultojn, sekvate de la liberaligo de la merkato en Albanio, la bierfarejo estis aŭkcie vendita kaj estis aĉetita fare de grupo da negocistoj.

En 2004 la bierfarejo estis aĉetita de negocisto Irfan Hysenbelliu, la prezidanto de "Birra Korça LLC". Baldaŭ poste investo de pli ol 15 milionoj da eŭroj (€) estis farita por renovigi la fabrikon. Ekde tiam la bierfarejo spertis profundan teĥnologian kaj arĥitekturan rekonstruadon. La tradicia dezajno estis konservita aldonante novajn elementojn el la sama stilo. Uzante la lastajn ĉeĥajn kaj italajn teĥnologiojn ĝi produktas 120 000 hektolitrojn da biero ĉiujare, dekoble la kvanton de la malnova bierfarejo.[2] La akvo devenas de naturaj fontoj de Morava Monto.[3] Birra Korça okazigas jaran bierfeston dum la monato de aŭgusto, kiu estas la plej granda en la regiono.[4]

Bierspecoj redakti

Bieroj sub la marko Korça inkluzivas: Blondan Elon, Eŭrop-tipan Pilsner 4.8-5% alk/vol kaj Malhelan Elon, 5-5.2% alk/vol Eŭropa malhela lager (dunkel). Birra Korça estas vendata en boteloj de 50 kaj 33 cl, kaj ankaŭ en bareloj de 30 kaj 50 litroj.

Premioj redakti

"Birra Korça" ricevis plurajn kvalito-premiojn. La unua premio estis ricevita en Tesaloniko, Grekio en la jaro 1928.[5] En 2007 en Londono, Anglio al la kompanio estis aljuĝita la Kron-Premio de Internacia Kvalito en Ora kategorio de la Ekzekutiva Prezidanto de Direkcio de Komercaj Iniciatoj (BID), S-ro Jose E. Prieto.[6] Birra Korça estas posedanto de atestilo ISO 22000 kiu estas internacia normo uzata de organizoj ene de la nutroĉeno. Ĝi enhavas garantion de tradicia kvalito pri preventaj aranĝoj plus preventaj aranĝoj pri nutraĵo-sekureco. En 2009 en Frankfurto, Germanio Birra Korça estis denove rekompencita per la Premio Internacia Arko de Eŭropo en Diamanta Kategorio, konkurante kontraŭ entreprenoj el 178 landoj. Ĉi tiu premio estis transdonita al S-ro Kasem Hysenbelli (la reprezentanto de Birra Korça) de Sinjoro Prieto. Birra Korça estas vaste distribuata en Albanio kaj estas eksportata al kelkaj najbaraj landoj. En 2011 Birra Korça eniris la usonan merkaton kaj povas esti aĉetita en diversaj lokoj en Masaĉuseco.[7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Birra Korça en la angla Vikipedio.

Koordinatoj: 40° 36′ 40″ Nordo 20° 47′ 27″ Oriento / 40.6112 °N, 20.7907 °O / 40.6112; 20.7907 (mapo)