Nacia Spirita Asembleo

Nacia Spirita Asembleo (NSA) estas la plej alta institucio de la Bahaa Kredo je la nacia nivelo. "Spirita Asembleo" estas termino donita de 'Abdu'l-Bahá por la konsilantaroj, kiuj funkcias je la loka kaj nacia niveloj.

Strukturoj redakti

En Sia Kitáb-i-Aqdas, Bahá'u'lláh instalis la institucion de la "Domo de Justeco". Li priskribis la funkciojn de la "Lokaj Domoj de Justeco" kaj la Internacia aŭ Universala Domo de Justeco. Spiritaj Asembleoj estas konsiderataj kiel embrioj de la institucio de la "Domo de Justeco".

En Sia "Volo kaj Testamento" 'Abdu'l-Bahá enkondukis la Duajn, aŭ "Naciajn Spiritajn Asembleojn".

"Nacia Spirita Asembleo" havas naŭ membrojn, kiuj estas ĉiujare elektitaj per duŝtupa procedo: unue ĉiuj membroj de la bahaa komunumo de difinitaj balotregionoj elektas per sekreta balotado sen kandidatoj - ĉiuj plenaĝaj membroj rajtas elekti kaj estas elekteblaj - certan nombron (kiu varias laŭlande depende de la grandeco de la lando kaj ĝia bahaa komunumo) da delegitoj por la jara konvento de la nacia bahaa komunumo. Tiuj delegitoj siavice dum la konvento, kiu okazas ĉiujare dum la Festoperiodo de Rezvan (Riḍván), elektas la naŭ membrojn de la Nacia Spirita Asembleo. Ankaŭ tiuj elektoj okazas sen starigo de kandidatoj kaj sen ajna propaganda kampanjo antaŭ la balotoj. Ĉiu delegito donas naŭ voĉojn por la naŭ homoj kiujn li/ŝi konsideras plej bone kvalifikitaj por la ofico; principe elekteblaj estas ĉiuj plenaĝaj (t.e. laŭ provizora regulo ĉiuj 21-jaraĝaj) membroj de la tuta nacia bahaa komunumo. Elektitaj estas tiuj naŭ, kiuj ricevis la plej multajn voĉojn.

La plej grava trajto de la bahaa elekto-sistemo verŝajne estas, ke ĝi ne permesas la leviĝon de individuaj gvidantoj, kiuj tra la historio kaŭzis grandan malutilon al la socio pro sia "hybris" (sento de supereco) kaj konfliktoj inter egoismaj interesoj kaj la bonfarto de la socio kiel tuto. La socio ĉiam estas en granda danĝero pro reĝoj, diktatoroj, pastroj kaj eĉ grandaj politikistoj en demokratioj. Kelkaj el la trajtoj de la Bahaa Administracio, kiuj ekskludas la aperon de individuaj gvidantoj estas :

  • 1) la malpermeso de kandidatigo kaj elekto-kampanjoj.
  • 2) la nerekta elekto de la du pli altaj niveloj de la administracio, kiu igas grandskalan reklamadon por unuopuloj multe malpli necesa, ol en la kazo de rektaj elektoj.
  • 3) la instruo, ke elektantoj voĉdonu por tiuj, kiuj havas spiritajn kvalitojn (kiel humileco kaj malegoismo) same kiel administrajn kapablojn kaj servo-pretecon.
  • 4) la fakto, ke decidoj faritaj de elektitaj asembleoj estas konfidencaj rilate al la voĉdonado de unuopaj membroj.
  • 5) la fakto, ke membroj de elektitaj asembleoj havas apartan staton en la komunumo nur kiam ili funkcias kiel asembleo, sed ne kiam ili elpaŝas kiel individuoj.

Plie estas menciinde, ke la prezidanto de spirita asembleo ĉefe rolas kiel kunordiganto kaj ne uzas sian pozicion por akiri pli da influo en diskutado ol aliaj asembleanoj. En la kazo de la Universala Domo de Justeco, la prezidanteco ofte ŝanĝiĝas, kaj la nomo de la prezidanto ne estas sciigata al la publiko por eviti la eblecon, ke iu povus esti elstarigita kiel la "ĉefo" de la Bahaa mondo.

Dua grava aspekto de la bahaa elekto-sistemo estas, ke ĝi akcelas diversecon en la kultura fono de tiuj, kiuj estas elektitaj al regantaj organoj. La postulo, ke ĉiu elektanto voĉdonu naŭ nomojn, fokusigas la atenton al la respondeco de la unuopa elektanto por la konsisto de la tuta asembleo anstataŭ al la voĉdono por malmultaj individuoj, kaj tiu ĉi fokusigo estas neeviteble influata per la instruoj pri unueco kaj diverseco : ju pli granda la diverseco, des pli granda la riĉeco de la komunumo, same kiel ĝardeno kun multe da malsamaj floroj estas multe pli bela ol ĝardeno kun nur unu speco aŭ unu koloro. Bona ekzemplo por tia diverseco estas la Nacia Spirita Asembleo de Usono de 1985, kiu konsistis - laŭ la rasoj - el kvar nigruloj, du blankuloj, unu aziano, unu indiĝena amerikano kaj unu perso; kaj - laŭ la sekso - kvar virinoj kaj kvin viroj. Ili devenas de plej diversaj regionoj kaj profesiaj fakoj. Tiu ĉi rezulto, kiu eble estas unika por elektita organo en Usono, estis atingita sen ia regularo pri kvotoj. La tendenco al diverseco estas fortigita per la direktivo, ke okaze de voĉo-egaleco "prioritato devas esti donita senhezite al tiu flanko, kiu reprezentas minoritaton".

Fine estas rimarkinde, ke la voĉdona sistemo bahaa havas la latenton forigi tiun antikvan problemon pri tio, kiu estu la ĝusta ekvilibro inter kontinueco kaj ŝanĝiĝo en registaro, t.e. kiel adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj sen maltrankvilo kaj malefikeco rezultanta el subitaj rompoj en la kontinueco. Antaŭ-demokratiaj sistemoj ĉiam riskis misregadon, kiam unuopulo aŭ grupo tenis la potencon por longa periodo, kaj akrajn konfliktojn, kiam la reganto mortis aŭ la reĝimo fariĝis netolerebla. Ankaŭ la nuntempaj demokratioj ofte ne atingas la ĝustan ekvilibron kaj suferas, kiam unu politika partio longtempe dominas aŭ kiam okazas plena eksoficigo de registaraj oficistoj sekve de potenco-perdo de la reganta partio. Regado fare de asembleoj, oftaj elektoj kaj la neekzisto de subgrupiĝoj estas karakterizaĵoj de la Bahaa Administracio, kiuj tendencas krei situaciojn, en kiuj kontinua membreco en reganta organo estas ekvilibrigita per nova membreco. [1]

Funkcioj redakti

La "Nacia Spirita Asembleo" gvidas la bahaan komunumon de sia lando kaj mastras ĝiajn aferojn. Tiucele ĝi povas nomumi homojn aŭ krei organojn por plenumi taskojn. Ĝi havas aŭtoritaton super individuoj, administraj organoj kaj "Lokaj Spiritaj Asembleoj" de sia lando, sed devas pravigi siajn decidojn kaj agojn nur al la Universala Domo de Justeco.

La decidojn prenas la NSA-o laŭ triŝtupa procedo :

  • 1) interkonsiliĝo
  • 2) voĉdono
  • 3) unueco en la efektivigo de decido

Sur ĉiuj niveloj de la Bahaa administracio oni praktikas ĉiuflankan interkonsiliĝon por altigi la probablecon de kiel eble plej bonaj decidoj.

La unua principo de la Bahaa interkonsiliĝo estas ĉiuflanka partopreno por profiti el kiel eble plej larĝa amplekso de sperto kaj saĝeco. Ĉiuj membroj de administra organo, ne nur la prezidanto, devas atenti, ke ĉiu ĉeestanto havu la saman ŝancon kontribui. Ĉiu estas kuraĝigita paroli senĝene, sed trankvile kaj ĝentile.

La dua principo estas objektiveco kaj malligiteco. La diskuto okazu laŭ logika sinsekvo : Unue oni preĝas por harmoniigi la tonon kaj perspektivon, kaj poste sekvas la normalaj paŝoj de scienca esploro : Konstati la precizan naturon de la problemo, kolekti la koncernajn faktojn, konsenti pri la spiritaj aŭ administraj principoj ligitaj al ĝi, elĉerpa kaj senĝena diskutado, oferti kaj voĉdonigi decidon, kaj fine agadi por la efektivigo de la decido. Ĉiuj sentu, ke la proponitaj ideoj apartenas al la tuta komunumo, sed ne al tiu, kiu prezentis ilin kiel la unua; fakte povas okazi, ke iu partoprenanto parolas kontraŭ sian originalan sugeston, se li poste aŭdas pli konvinkan proponon.

La tria principo estas la neceso de unueco en la efektivigo de decido. Decidoj povas esti farataj per voĉdono de la plimulto, sed la Bahaanoj estas instigitaj strebi al unuanimeco. En la kazo de majoritata decido la minoritato tamen tutkore subtenu la realigon de la decido kaj ne klopodu vanigi ĝin, ĉar tio kaŭzos nur malkonsenton kaj subfosus la unuecon de la komunumo, kiun oni konsideras multe pli esenca ol la evito de ebla eraro por difinita tempo. Se oni sekvis la ĝustan procedon de interkonsiliĝo, la ŝanco de erara decido devus esti malgranda. Ĉiukaze tiaj eraroj povas esti reviziitaj, se plua interkonsiliĝo estas okazigita rezulte de adekvata apelacio, unue ĉe la organo farinta la decidon, kaj - se tio malsukcesas - poste pere de pli altaj instancoj. [2]

"Naciaj Spiritaj Asembleoj" havas ankaŭ la rolon elekti la "Universalan Domon de Justeco". Ĉiuj membroj de la Asembleo havas apartan voĉdonon en sekreta baloto dum la Internacia Konvento, kiu okazas ĉiun kvinan jaron. Tial la elekto de la "Universala Domo de Justeco" estas tri-nivela procedo, kiel klarigita en la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá.

Historio redakti

Naskiĝjaro de la Bahaaj "Naciaj Spiritaj Asembleoj" [3]

Jaroj = NSA
1953 = 12
1963 = 56
1973 = 113
1979 = 125
1988 = 148
1995 = 174
1998 = 179
2001 = 182
Nord-Orienta Azio (Japanio)
Sud-Orienta Azio
Meksiko kun la Respublikoj de Centra Ameriko
Grandaj Antiloj
Ŝtataro de Brazilo/Peruo/Kolombio/Ekvadoro/Venezuelo
Ŝtataro de Ĉilio/Argentino/Urugvajo/Paragvajo/Bolivio
Skandinavio kun Finnlando
Landoj de Benelukso
Hispanio kun Portugalio
Belorusio kun Moldavio
Rusio kun Kartvelio kaj Armenio
Centra Azio
Baltaj Ŝtatoj
Slovenio kun Kroatio

Referencoj redakti

  • "Bahá'í Administration (Bahaa Administrado), de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-166-3
  • "Principles of Bahá'í Administration" (Principoj de Bahaa Administrado), de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust, 4th ed., London, UK, ISBN 0-900125-13-6

Eksteraj ligiloj redakti