Loka Spirita Asembleo

Loka Spirita Asembleo (LSA) estas la plej malgranda instanco de la Bahaa Administra Ordo. "Lokaj Spiritaj Asembleoj" estas establataj en ĉiu urbo aŭ vilaĝo, kie loĝas almenaŭ naŭ bahaanoj, kiuj havas pli ol 21 jarojn, krom en landoj kie ili ne rajtas establi instancojn (ekz. Irano, Ĉinio).

Historio redakti

Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo ordonis, ke en ĉiu urbo kaj vilaĝo estos establata "Domo de Justeco". Tiuj "Domoj de Justeco" estus la religiaj kaj leĝodonaj instancoj en ĉiu areo en la plene evoluinta Bahaa Monda Komunumo. Bahá'u'lláh ankaŭ skribis pri Internacia aŭ "Universala Domo de Justeco", kiu estus la superrega neerarema registaro por la tuta homaro.

'Abdu'l-Bahá en sia "Volo kaj Testamento" klarigis, ke ankaŭ ekzistus dua aŭ "Nacia Domo de Justeco" en ĉiu lando. Shoghi Effendi en siaj leteroj plie klarigis, ke la Lokaj kaj Naciaj Domoj de Justeco nun estas en sia infaneco. Tial, li nomis ilin "Spiritaj Asembleoj".

Rolo redakti

Ĝis la tempo, kiam la Bahaa Kredo estos akceptita kiel ŝtata religio, "Lokaj Spiritaj Asembleoj" nur havas religian rolon ene de ĉiu bahaa komunumo. Ili organizas la Deknaŭtagajn Festojn kaj la sanktajn tagojn. Ili organizas instruajn agadojn kaj ĝenerale traktas ĉiujn lokajn problemojn.

Voĉdonado redakti

"Loka Spirita Asembleo" estas voĉdone elektita nur dum la sankta festo de Riḍván (Rezvano) ĉiujare. Bahaanoj, kiuj havas pli ol 21 jarojn kaj validajn rajtojn administrajn, kolektiĝas kaj voĉdonas por 9 personoj, kiuj al ili ŝajnas taŭgaj. La voĉdona procezo estas sekreta kaj neniu rajtas nomi sin kiel kandidaton aŭ diri al kiu li/ŝi voĉdonis.

En komunumo, kie nur estas naŭ bahaanoj havante 21 jarojn, ili nur devas deklari sin "Loka Spirita Asembleo".