Malfermi la ĉefan menuon

La distrikto Fier (albane Rrethi i Fierit) estas unu el 36 distriktoj de Albanio. Ĝi estas parto de la samnoma provinco Fier (Qarku i Fierit). Administra centro estas la, ankaŭ samnoma, urbo Fier. ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo FR. Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 199 442 loĝantoj.

Distrikto Fier

Kreis-Fier.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Fier
Areo 785 km²
Loĝantaro 199 442 (takso de 2010)
ISO-kodo AL-FR
v  d  r
Information icon.svg
la distrikta kaj provinca ĉefurbo Fier vidata de sudoriento