Iliriko (latine, Illyricum) estis romia provinco en la epoko de la Romia Imperio, situanta tie kie antaŭe troviĝis la Reĝlando Ilirio. Iliriko troviĝis en la Balkanio, kaj ĝiaj teritorioj havis limojn kun Istrio (regiono kie nuntempe estas Kroatio kaj Slovenio) norde, la rivero Drin (Albanio) sude kaj la rivero Sava (Bosnio, Kroatio) oriente. Ĝia ĉefurbo estis Salono, proksime al la nuna kroata urbo Split.

ruĝe Iliriko.

La Ilira reĝlando estis konkerita en la jaro -168, kiam la romianoj venkis la armeon de la ilira reĝo Gentio. Ekde 167 a.K, la suda Ilirio iĝis romia protektorato formale sendependa. Ankaŭ en ĉi tiu provinco, en la jaro 193, Septimo Severo estis proklamita Imperiestro de Romio.