Johannes Dietterle

germana esperantisto
(Alidirektita el Dietterle)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Johannes DIETTERLE [diterle] (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1866 en Chemnitz, mortis en januaro 1943[1]) estis germana esperantisto, doktoro pri filologio, instruisto kun la titolo profesoro, supera studkonsilisto (Oberstudienrat) en studejo por fraŭlinoj.

Johannes Dietterle
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1866 (1866-08-07)
en Chemnitz
Morto 31-an de decembro 1942 (1942-12-31) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo esperantisto • filologo • universitata instruisto
vdr

Dietterle studis en la universitato de Lepsiko (Leipzig) kaj ekzameniĝis pri teologio, filozofio, orientaj lingvoj kaj pedagogio. De 1889 li instruis en diversaj saksaj urboj. En 1893 li fariĝis diakono en Mittweida kaj en 1896 luterana pastoro en la vilaĝo Burkhardswalde (nun parto de la komunumo Müglitztal, proksime de Pirna kaj Dresdeno). En 1907 li reprenis sian metion de pedagogo en Lepsiko. Li jam verkis pri religio, filozofio kaj pri loka historio.

Dietterle estis direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto. Li fondis la Esperantan Instituton por la Germana Respubliko kaj estis ties direktoro. Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la Internacia Pedagogia Kongreso organizita en 1922 kadre de Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".

Li estis membro de la Lingva Komitato kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, prezidanto de la Universala Kongreso en Nurenbergo 1923, prezidanto de la Interfoira Komisiono, gvidanto de la kunlaborado kun IALA kaj kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn. Li gvidis Esperanto-kursojn ĉe la radio-sendstacio en Lepsiko ktp. Li estis ankaŭ kunlaboranto de diversaj gazetoj.

Statistika enketo pri la Esperanto-parolantoj de la mondo redakti

Krome Dietterle organizis tutmondan enketon pri la Esperantistoj en 1926, publikigitan en 1928. Per tiu enketo li tre konatiĝis ĝis hodiaŭ, ĉar temas pri pli malpli la sola serioza tia nombro inter 1910 kaj la 1950-aj jaroj. Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12.014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.