Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Vendreda Klubo [1][2][3] estas la nomo de 116-paĝa libro kun 11 diversaj originalaj artikoloj, de la "Vendredo-klubanoj", eldonitaj en Leipzig en la jaro 1921 ĉe Ferdinand Hirt und Sohn kaj omaĝe al d-ro Albert Steche.

La Vendreda Klubo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1921
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 116
vdr

Enhavo redakti

  1. Paul Bennemann: La romantika verkisto E. T. A. Hoffmann kiel muzikisto
  2. Artur Degen: Instruo per laboro
  3. d-ro Johannes Dietterle: Leibniz kiel "antaŭbatalinto por nia ideo" de mondhelplingvo - eraro!
  4. Ernst Franck: Esperanto kaj la Frey-Ligo
  5. Walter Lippmann: Pri la "Lingvaj Respondoj" de doktoro Zamenhof
  6. Alfred Petzold: La unuaj jaroj de Esperanto en Leipzig
  7. Hermann Rössel: Serioza laboro
  8. d-ro Emil Stucke: Scienca teorio de Ostwald pri la koloroj
  9. Paul Wilhelmi: Pri la insulo Korfu kaj la imperiestra kastelo Achilleion
  10. Elisabeth Wunderlich: La Ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko
  11. Arthur Zealer: Pri la Esperanto-movado en Britujo depost la fino de l' mondmilito

Aldono (D-ro Dietterle): Biografiaj notoj pri D-ro Steche kaj resumo pri liaj poresperantaj artikoloj kaj alparoladoj

Recenzoj redakti

 
 Modela stilo. 
— Enciklopedio de Esperanto
 
 La riĉeco de tiu diverstema enhavo montras la interesegan materialon, rezultaton de bone komprenita kunlaboro. Laŭ ĉiuj vidpunktoj ni ege rekomendas tiun belan libron. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5028, paĝo 418
  2. La Vendreda Klubo en Enciklopedio de Esperanto/L, 1934
  3. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝoj 471-472, kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti