Lingvaj Respondoj

Libro de L. L. Zamenhof
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lingvaj Respondoj estas kolekto de tekstoj verkitaj de L. L. Zamenhof. La tekstoj aperadis en La Esperantisto (1889-1893), La Revuo (1906-1908), Oficiala Gazeto Esperantista (1911-1912) kaj aliaj gazetoj[1]. Unuafoje eldonitaj en libra formo en 1910[2].

Lingvaj Respondoj
Lingvaj Respondoj
Lingvaj Respondoj
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 116
vdr

En 1925 estas eldonita plena kolekto kun 94 paĝoj, kiu krom la respondojn enhavis ankaŭ la Leteron pri la deveno de Esperanto[1].

Recenzoj redakti

 
 Malnovaj kaj novaj Esperantistoj ĉiam trovas en tiuj respondoj ĉu bezonatan klarigon, ĉu la spiriton de sia majstro, netrudema, sed liberama, mirinde klara, prudenta kaj pacigema. Flanke de l' Fundamento, de l' Fundamenta Krestomatio, ĝi estas la tria bazo de nia konstruaĵo. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 56
 
 La legantoj de La Revuo konas la altstarajn Lingvajn Respondojn publikigitajn de D-ro Zamenhof en tiu gazeto. Estis laŭdinda ideo kunigi kaj eldoni ilin en broŝuro, kaj kvankam nia tro modesta Majstro diris ke ili "devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj" por ĉiuj la Lingvaj Respondoj estos grandvaloraj, ofte ili esploros kaj tralegos ilin por akiri perfektan, neriproĉindan stilon. 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Referencoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Eksteraj ligiloj redakti