Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"Lingvaj anguloj" estas broŝureca verko de Félicien Baronnet, pri lingvaj detaloj de la lingvo Esperanto, kiun li iom post iom eldonis en diversaj formatoj. En 1979 aperis liaj Lingvaj anguloj en la porjunulara periodaĵo de SAT La Juna Penso libroforme en la serio "La juna penso - Suplemento" [1] kaj per nova eldono en 1990.[2]

Lingvaj anguloj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Li adoptis la strukturon demando-respondo, iel kiel tiu de la "Lingvaj respondoj" de Ludoviko Zamenhof, uzante la dubojn kiuj venis al la redakcio de la diversaj gazetoj aŭ instancoj en kiuj li aktivulis kiel lingva konsilisto, kaj al kiuj li aludas en ĉiu interveno, ekzemple SAT-Amikaro, Plena Gramatiko, Plena Ilustrita Vortaro ktp., kaj por referenci la dubojn kaj por montri lingvajn ekzemplojn.

Li dividis la verkon en jenaj ĉapitroj:

  • La vorto.
  • La frazo.
  • La stilo.
  • Novaj lingvaj tendencoj.

Lia sinteno montriĝas ne tro severa pri malĝustaĵoj kaj foje tolerema de nuancesprimado pere de ŝajne neĝustaj gramatikaĵoj, kiuj tamen povus esti akcepteblaj. Li konstante avertas pri kontaĝo de nacilingvaj formoj (evitendaj), plej ofte por franclingvanoj.

Referencoj redakti

  1. (Laroque-Timbaut, 79 pp.)
  2. Félicien Baronnet, Lingvaj anguloj, SAT-Broŝursevo, Beauville, 1990. 104 pp.

Vidu ankaŭ redakti