Félicien Baronnet
franca esperantisto
Félicien BARONNET estas franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj Esperanto-vortaristo. Li naskiĝis en la urbo Ĉatoruso (Châteauroux) la 12an de januaro 1889 li forpasis en la urbo Le Pêchereau tute proksime de Argenton sur Creuse la 26an de junio 1983.
Félicien Baronnet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1889 |
Morto | 26-an de junio 1983 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Baronnet redaktis la parton Franca-Esperanto de Dictionnaire Pratique d'Esperanto (1959, 1974, 2000) kaj reviziis kaj korektis la malnetojn de Plena Ilustrita Vortaro, aperinta en 1970. En 1979 aperis liaj Lingvaj anguloj en la porjunulara periodaĵo de SAT La Juna Penso libroforme en la serio "La juna penso - Suplemento" [1] kaj per nova eldono en 1990.[2]
Referencoj
redakti- ↑ (Laroque-Timbaut, 79 pp.)
- ↑ Félicien Baronnet, Lingvaj anguloj, SAT-Broŝursevo, Beauville, 1990. 104 pp.