La lago de Ohrid (makedone Охридско Езеро [Oĥridsko Ezero], albane Liqeni mi Ohrit) estas lago en la montriĉa limo inter la sudokcidenta regiono de Nord-Makedonio kaj orienta Albanio. Ĝi estas la plej profunda kaj plej malnova lago en la Balkana duoninsulo, kaj ĝi enhavas unikan ekologian sistemon de tutmonda graveco kun pli ol 200 endemismaj specioj. La graveco de la lago estis plu emfazita kiam ĝi estis deklarita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1980. Tamen, homa agado sur la lagaj bordoj kaj en ĝia baseno rezultas en damaĝo de la ekologia sistemo.

Lago de Ohrid
lago • ancient lake
Ĉefaj elfluoj Rivero Nigra Drin
Insuloj neniu
Setlejoj Ohrid, Struga (Nord-Makedonio);
Pogradec (Albanio)
Areo de la baseno 2600 km²dep1
Landoj de la baseno Albanio,
Nord-Makedonio
Datenoj
Koordinatoj 41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo)41.03055555555620.7175Koordinatoj: 41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo)
Lago de Ohrid (Nord-Makedonio)
Lago de Ohrid (Nord-Makedonio)
DEC
Lago de Ohrid
Lago de Ohrid
Lago de Ohrid (Albanio)
Lago de Ohrid (Albanio)
DEC
Lago de Ohrid
Lago de Ohrid
Map
Lago de Ohrid
Supermara alteco f1693 m
Surfaca areo 358 km²dep1f5
Maksimuma longo 30,4 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 14,8 kmdep1f7
Akva volumeno 55,4 km³dep1f8
Maksimuma profundo 288 mf10
Averaĝa profundo 155 mf11
Borda longo1 87.53 km
Nord-Makedonio: 56.02 km;
Albanio: 31.51 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Geografio redakti

 
Mapo

Ohrid estas la plej profunda lago de la Balkana duoninsulo kun maksimuma profundaĵo de 288 metroj kaj avaraĝa profundaĵo de 155 m. Ĝi kovras areon de 358 km². Laŭ takso ĝi enhavas 55,4 km³ da akvo. La lago estas 30,4 kilometrojn longa kaj 14,8 kilometrojn larĝa je ĝia maksimuma amplekso. La bordo estas 87,53 kilometrojn longa; 56,02 kilometroj estas en Nord-Makedonio, 31,51 kilometroj en Albanio.

Estas tri urboj ĉe la bordo de la lago - Ohrid kaj Struga en Norda Makedonio kaj Pogradec en Albanio. En la urbo Struga elfluas la rivero Nigra Drim.

 
Lago de Ohrid

Eksteraj ligiloj redakti