Ksamil
publikigita versio estis patrolita je 23 apr. 2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 23 apr. 2024.
Ksamil ( albane Ksamili, greke Εξαμίλιο) estas konata banloko en Albanio, tute sude en la lando kaj je nur 4 km de la greka insulo Korfuo. La loko havas antikvan nomon: Heksamilion[1].
Ksamil | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9706 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 46′ N, 20° 0′ O (mapo)39.76954820.003515Koordinatoj: 39° 46′ N, 20° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ksamil [+] | |||
Je kvar kilometroj de la banloko, ĉe la fino de la duoninsulo, troviĝas la ruinoj de la antikva urbo Butrint, kiu estas Monda Heredaĵo de Unesko. La Nacia Parko Butrint estis kreita en 2000.
Ksamil estis refondita en la 1960-aj jaroj. Tiutempe, grandaj partoj de la duoninsulo estis terasitaj kaj oni kreis kulturojn de citrusaj fruktoj kaj olivarboj. Ksamil estis kreita kiel loĝejo por la ŝtataj kamparaj laboristoj[2]. Antaŭ tio, la duoninsulo estis arida kaj kovrita per dornarbustoj, kiuj nur servis kaprojn kaj ŝafojn kiel paŝtejon[3]. Pro la vizito de la soveta ĉefministro Nikita Ĥruŝĉov en 1959 oni konstruis ŝoseon al Butrint, kiu ankaŭ malfermis la duoninsulon Ksamil.
Referencoj
redakti- ↑ James Pettifer: Albania & Kosovo, London 2001, ISBN 0-7136-5016-8
- ↑ Butrint Foundation, Butrint National Park (Hrsg.): Butrint National Park – A guide to the Environment and Walking Trails
- ↑ Hans Joachim Röhm, Rüdiger Pier: Albanien als Reiseland, München/Hamburg 1986, ISBN 3-925297-15-4