Pulso (muziko)

baza unuo de tempo en muziko kaj muzika teorio
Ĉi tiu artikolo temas pri muzika termino. Por medicina termino rigardu la paĝon Pulso.

La pulso estas en la muziko la subdivido de la fluanta tempo per egalaj impulsoj. Alia nomo estas bato. La mezuro estas strikte ligita kun la mezuro de la muziko, ĉar ĝi markas tiun mezuran tavolon, kiu aperas speciale emfazita (komp. Mezuro kaj pulso).

La rapideco de la pulso estas grava faktoro por la tempo de muzikaĵo. Kutime estas la indiko de batoj por minuto. La plej konata ilo por fiksi la pulson estas la metronomo.

Se la sinsekvo de batoj grupiĝas en ripetaj nombroj, tiel ke ĉiu 2-a, 3-a, 4-a ktp. impulso elstaras pli akcentita ol aliaj, ekestas takto; en ĉi tiu ĉiu bato prezentas pokaze diverse akcentatan taktotempon.

Taktotempo redakti

La taktotempo formas rastron ene de takto. Taktotempoj krome plifaciligas fiksadon de la pozicio ene de takto.

La faskigo de batoj en taktoj donas al la batoj referencpunkton: En takto la batoj unuflanke estas numeritaj unu post la alia (komencante per 1), aliflanke pro la uzataj mezuroj certaj taktotempoj en la taktoskemo estas pli forte akcentitaj ol aliaj, pro kio diferencaj taktotempoj ene de takto ricevas diferencajn akcentojn. La unua bato de ĉiu takto plejofte tenas la ĉefakcenton.

Taktoj ja povas estis plenigitaj per pli mallongaj notoj, ol la numeratoro de la taktindiko indikas; la „subtaktaj tempoj“, sur kiuj tiuj ĉi notoj do estas ludataj, kutime ne estas akcentataj.

Vidu ankaŭ redakti