Okulkontakto

Okulkontakto estas formo de neparola komunikado, kiu okazas kiam "du personoj rigardas sin unu la alian al la okuloj sametempe." [1] Tiu kontakto povas transdoni sentoj kaj emociojn en maniero simila al tiu de vizaĝa esprimo, mimiko. Ĝi havas gravegan uzadon kaj en persona konduto kaj en socia konduto.

Du roluloj rigardante sin unu la alian en la pentraĵo de Caravaggio nome La bonsortdiristo

Stampita en la komencaj al mezaj 1960-aj jaroj, la termino venas el okcidenta civilizo por ofte difini iun agon kiel signifoplena kaj grava signo de fido, respekto, kaj socia komunikado.[2] Male, se oni malakceptas rigardi aliulon al la okuloj, tio povas esti montro de subeco, timo, malkuraĝo ktp.

En la okcideno rekta kaj stabila okulkontakto estas konsiderata signo, ke la persono estas atenta, aŭskultanta kaj koncentriĝas pri la alparolo. Kontraste, en multaj kulturoj kiuj estas tradiciaj kaj forte hierarkiaj, ne kutimas rigardi en la okulojn kaj longedaŭra okulkontakto estas konsiderata malĝentila.

La kutimo kaj gravo de la okulkontakto varias inter la diversaj socioj, kaj tiele religiaj kaj sociaj diferencoj ofte ŝanĝas ties signifon ege grande. En kelkaj islamaj landoj rigardi al okuloj de virino povas havi alian signifon diferencan al tiu de neislamaj landoj.

La studado kaj fako pri la okulkontakto estas foje konata kiel okulziko.[3]

Okulkontakto inter du junulinoj.

La ebloj komunikadi diversajn sentojn, informojn ktp., estas enorma per diversaj okulagoj: okulsignali, palpebrumi, fikse rigardadi, ktp.

ReferencojRedakti

  1. "Eye contact". Cambridge Advanced Learner's Dictionary. Alirita la 14an de Majo, 2006.
  2. http://dictionary.reference.com/browse/eye%20contact
  3. Krueger (2008), p. 6