Socia konduto estas konduto inter du aŭ pliaj organismoj ene de la sama specio, kaj enhavas ajnan konduton en kiu unu membro efikas sur alia. Tio okazas pro interagado inter tiuj membroj.[1][2] Socia konduto povas esti komprenata simila al interŝanĝo de varoj, je la espero ke se oni donas, oni same ricevos.[3] Tiu konduto povas esti efikigita per la kvalitoj kaj de la individuo kaj de la medio (situaciaj faktoroj). Tiele, la socia konduto staras kiel rezulto de interagado inter ambaŭ —nome la organismo kaj ties medio. Tio signifas, ke rilate al homoj, la socia konduto povas esti determinita kaj de la individuaj karakteroj de la persono, kaj de la situacio en kiu ili estas.[4]

Kolonio de Norda sulo arigita. Fajna ekzemplo de socia konduto.

Grava aspekto de la socia konduto estas komunikado, kiu estas la bazo por survivado kaj reproduktado.[5] Oni idras, ke la socia konduto estas determinita per du diferencaj procezoj, kiuj povas funkcii kune aŭ kontraŭi unu la alian. La du-sistema modelo de reflektaj kaj pelaj determinantoj de la socia konduto rezultas el la konstato, ke la konduto ne povas esti determinata de unusola faktoro. Anstataŭe, konduto povas stari el tiuj kiuj konscie kondutas (kie estas konscio kaj intenco), aŭ per pura elano. Tiuj faktoroj kiuj determinas la konduton povas funkcii en diferencaj situacioj kaj momentoj, kaj povas eĉ kontraŭi unu la alian. Dum foje oni povas konduti por specifa celo en menso, aliajn fojojn oni povas konduti sen racia kontrolo, kaj drivi per pura elano anstataŭe.[6]

Estas ankaŭ distingoj inter diferencaj tipoj de socia konduto, kiaj rutina kontraŭ defenda socia konduto. Rutina socia konduto estas rezulto de interagado en la ĉiutaga vivo, kaj estas kondutoj lernitaj kiam oni estas eksponita al tiuj diferencaj situacioj. Aliflanke, defenda socia konduto staras el elano, kiam oni frontas al konfliktaj deziroj.[7]

Referencoj redakti

  1. . The Laboratory Rat – 2nd Edition (angle). Alirita 2018-11-18.
  2. . Handbook of Biologically Active Peptides – 2nd Edition (angle). Alirita 2018-11-18.
  3. (1958) “Social Behavior as Exchange”, American Journal of Sociology 63 (6), p. 597–606. doi:10.1086/222355. 
  4. (1985) “Personality and social behavior”, Handbook of Social Psychology (English), p. 883–948. 
  5. (2008-11-07) “Genes and Social Behavior”, Science (en) 322 (5903), p. 896–900. doi:10.1126/science.1159277. 
  6. (2004) “Reflective and impulsive determinants of social behavior”, Personality and Social Psychology Review 8 (3), p. 220–247. doi:10.1207/s15327957pspr0803_1. 
  7. (1980) “Culture and Social Behavior: A Model for the Development of Social Behavior”, Ethos 8 (2), p. 95–116. doi:10.1525/eth.1980.8.2.02a00010. 

Vidu ankaŭ redakti