Metodo historia-kritika

Por Metodo historia-kritika oni intencas amplekson da principoj kaj kriterioj, propraj al la filologio kaj ekzegezo (aŭ ekdotiko), kiu celas taksi la originan legtekston de iu (ekzemple biblia) pasaĵo (kie eventuale la manuskriptoj estas malakordaj) kaj historian valoron de iu teksto.

Precipaj kriterioj redakti

Ĉi-sube sekvas listo de la precipaj kriterioj sur kiu baziĝas la metodo historia-kritiko[1]

Kriterio de la embaraso (Edward Schillebeeckx) aŭ de la kontraŭdiro (B.F. Meyer)

malfacile la pra-Eklezio konceptintus kaj skribintus elementojn senhonorantajn siajn epigonojn aŭ iliajn agojn. Ekzemple, la Bapto de Jesuo efektivigita de Johano la Baptisto, kiu subordigas lin al si, aŭ la malkonfesado de Petro, kiu malhonoras la ĉefon de la Eklezio;

kriterio de la nekontinueco

rilatas al informoj kiuj kontrastas kun la kunteksta celo de la aŭtoro. Ekzemple, malfacile la pra Eklezio elpensintus la malpermeson de ĵuro aŭ de ripudio ĉar ili estas instruoj malkontinuaj kun la religiaj normoj kaj praktiko de la epoko;

kriterio de la pluraj atestoj

malfacile evento aŭ diro rakontita de diversaj aŭtoroj en malsamaj cirkonstancoj povas esti frukto de plura kaj sendependa elpenso, Ekzemple, la naskiĝo de Jesuo en Betlehemo (varie asertata en Mt, Lk kaj Joh) aŭ la priskribo pri la Lasta Vespermanĝo (Rakontata en la Sinoptikoj kaj 1Kor);

kriterio de la kohereco

diro aŭ okazaĵo estas des pli historie versimila ju pli ĝi akordas kaj konsekvencas kun la enkondukaj datenoj. Ekzemple, la naskiĝo de Kristo okaze de la popolnombrado “sur la tuta tero” (Lk 2,1) de Aŭgusto Cezaro ĉirkaŭ la lastaj jaroj de la regno de Herodo la Granda (†-4 –a.) estas kohera kun la historiaj romiaj informoj kiuj datas la unu el liaj popolnombrado ĉe la -8;

kriterio de la rifuzo

Jesuo finis, violentsufere kaj konfliktmaniere, sian religian agadon ĉar li konfliktis kun la socio kaj la ĉefoj de tiu epoko. Tiu kriterio povas esti konsiderata varianto de tiu de la nekontinueco";

kriterio de la arameaj indicoj (Joachim Jeremias)

frazo aŭ vorto, kiuj reeĥas vortojn aŭ lingvajn strukturojn aramenajn, nome konformaj al la vitala kunteksto de la rakontitaj eventoj, havas pli altan gradon de probableco de originaj datumoj kaj ne persona ellaboraĵo de la aŭtoroj. Ekzemple, la ŝemideco de la stilo de Marko aŭ iuj diroj arameaj en ĝi entenataj;

kriterio de la palestina medio

similas en la substanco al la antaŭa kriterio kaj tiu de la kohereco, ĝi asertas la historiecon de la fontoj kiuj akordas kun la uzoj kaj tradicioj sociaj, juraj, politikaj, ekonomikaj, komercaj, kulturaj de la Palestino de la unua jarcento;

kriterio de la verveco de la rakonto

la ĉeesto de la ne multe elstaraj rakontaj detaloj malfacile povas deveni el, se tieldiri, senutila krea peno de la rakontanto, kaj versimilas ke ili posedas historian fundamenton;

kriterio de la tendencoj al disvolviĝo de la sinoptika tradicio (Rudolf Bultmann)

foje, antiteze kaj kontraŭparte al la antaŭa, tiu kriterio supozas ke laŭlonge de la tempo la buŝa rakonto kaj /aŭ skriba preciziĝis per apartaĵoj kaj ampleksiĝis kelkpunkte, tiel ke pliampleksiĝoj kaj amplifoj povus esti konsiderataj postaj ellaboraĵoj. Ekzemple, la “multaj” malsanuloj sanigitaj de Jesuo en Mk 1,34 fariĝas “ĉiuj” paralele al la pli malfrua Mt 8,16;

kriterio de la historia supozo (John J. McEleney)

startante el la antaŭsupozo ke la originaj raportoj estas redaktitaj de atestantoj de la eventoj, asertas ke havas la devon pri la pruvo, por reĵeti la informojn de ili liveritaj, la mallaŭdantoj: in dubio pro traditio (la dubo favoras la tradicion). Substance, tiu kriterio koincidas kun la principo de falsismo, baza en la nuntempa scienca esploro: teorio (bazita sur la komuna senco, komunaj rezonadoj kaj eksperimentoj) restas valida ĝis kiam ĝin oni falsigas per fundita nova hipotezo;

Kromaj kriterioj redakti

Krom tiuj kriterioj sume skizitaj de Meier, la hermeneŭtika laboro de historiisto kaj ekzegezisto baziĝas ankaŭ sur aliaj diverstipaj kriterioj (ekzegezaj, epistemologiaj kaj logikaj:

kriterio de la praveco de la fontoj

la informoj kaj la hipotezoj devas sin fondi sur precizaj historiaj datenoj kaj ne esti senfundamentaj kaj laŭhipotezaj;

kriterio de la antikveco de la fontoj

Ju pli fonto estas antikva kaj do proksima al la eventoj rakontitaj des pli versimilas ke ĝiaj raportoj estas fidelaj kaj historiaj funditaj, aparte se kelkeloke aperas kontrastoj kun malfruaj fontoj;

kriterio de la legvarianto pli malfacila (lectio difficilior)

kiam la tekstaj fontoj prezentas diversajn legvariantojn, rilate iun ajn tekston, oni devas preferi “la plej malfacilan”. Tiu kriterio parte surmetiĝas al kriterio de la embaraso. Ekzemple, en Mk 1,41 iuj manuskriptoj reportas ke Jesuo “koleriĝis” antaŭ la postulo de la leprulo, dum la plejgranda parto reportas ke li “kortuŝiĝis”: malfacile la dua varianto povis ŝanĝiĝi al la unua, dum versimilas la malo;

kriterio de la legvarianto pli mallonga (lectio brevior)

tiu kriterio koincidas kun la kriterio de la disvolviĝo aplikita al la vasteco de la tekstoj: pli versimilas, inter du similaj tekstoj, ke tiu pli ampleksa estas amplifiko de la antaŭa, ol la malo;

sinoptika kriterio

kiam la fontoj paralele priskribas personojn aŭ situaciojn, tio permesas, kelkfoje, dedukti informojn eksplicite neĉeestajn en la rakonto unuope konsiderita. Ekzemple, la “Silvano” citita en leteroj de Sankta Paŭlo kaj Sankta Petro, estas koincidigita, ĉe ekzegezistoj, kun la “Silas” de la Agoj de la Apostoloj riĉigante tiel la informojn disponeblajn rilate tiun personon;

kriterio de la ekonomio

temas pri disvastigo de tieldirita “razilo de Okam” kies unu el la formuladoj recitas entia non sunt multiplicanda sine necessitate, "la entoj ne devas esti multiplikigitaj sen neceso”. Kiel principo de la falsebleco, ĝi reprezentas unu el la fundamentaj principoj de la scienca scio moderna: en la anonco kaj en la serĉado de novaj teorioj sciencistoj provas formuli hipotezojn celante teoriajn modelojn simplajn, klarajn, kiuj forigu senutilajn kaj senfundamentajn elementojn... En la historiografia kampo la principo de ekonomio parte sin surmetas sur la sinoptika kriterio kiam ĝi unuigas personojn kun koincidantaj karakterizoj;

argumento de la silento (argumentum ex silentio)

el vidpunkte de la logiko ĝi prezentas pensan eraremon kiu sin manifestas kiam oni deduktas konkludon el premiso neĉeesta. Taksadoj el la silento povas utili, spite de ilia necerteco, sed ili siavice devas esti taksataj sub lumo de la aliaj kriterioj, aparte de tiuj sinoptika kaj ekonomia."

Historio kaj ekleziaj sintenoj rilate la suprajn kriteriojn redakti

La diversaj principoj de la historia-kritika metodo, ekde 1700, estis elpensitaj, ekzamenitaj kaj aplikitaj precipe de la protestantaj fakistoj, kiuj surbaze de la principo sola scriptura dediĉis al la studo pri la Biblio apartajn interesojn kaj zorgojn, kaj esploristoj de klerista-raciista matrico, movitaj (tiuj ĉi lastaj), en la esploro pri la Biblio, de forta nesimpatio se ne de agnostikismo. Laŭ jardekoj la rezultoj de la historia-kritika metodo, ene de tieldirita Enketo pri la historia Jesuo, estis sinonimo de banaligo aŭ de-historiigo de la bibliaj enhavoj: afero kiuj pelis la katolikajn fakulojn observi kun ia suspekto la aplikadon de la nova metodo (vidu: Radikala kritiko).

Sekve, tamen, la responsuloj de la Katolika Eklezio ekindikis la novan metodon en la studo pri la Biblio utilan aliancanon en la pliprofundigo de la veroj de la kredo. En sia encikliko Providentissimus Deus (Dio plejprovizanta) (1-an de novembro 1893) papo Leono la 13-a puŝis la ekleziajn akademiajn docentojn esti “pli doktaj kaj pli ekzercitaj” en la studo pri la Biblio.

Kvin jardekojn plimalfrue, post la kreo de la Pontifika Biblia Komisiono (1902) kaj de la Pontifika Biblia Instituto (1009), Pio la 12-a en sia Divino Afflante Spiritu (30-a de septembro de 1943 (Inspirate la Dia Spirito) laŭdis kaj stimulis la aplikadon de la “arto de la priteksta kritiko”. [2] “Ekipite tiele, per la scio pri la antikvaj lingvoj, kaj per la kompleto de la kritiko, la katolika ekzegezisto aplikiĝu al tiu kiu inter siaj taskoj estas la plej alta: trovi kaj eldiri la aŭtentan sencon de la Sanktaj Libroj”

La Dua Vatikana Koncilio reasertis, ke la studo pri la Biblio estas la animo de la Teologio, kaj en la Dei Verbum aldonis: ”Necesas, tial, ke la interpretisto serĉu la sencon kiun la hagiografo en tiaj cirkonstancoj, laŭ kondiĉoj de sia epoko kaj kulturo, pere de literaturaj bibliaj ĝenroj tiam uzitaj, intencis esprimi kaj fakte esprimis. Por kompreni, fakte, laŭ korekta maniero, kion li intencis aserti dumskribe, oni laŭdeve atentu jen pri la kutimaj kaj personaj manieroj senti, esprimi, kaj rakonti, jen pri tiuj kiuj en la diversaj lokoj estis praktikitaj en la homaj rilatoj”.

Rekomenciĝis tiam la esploron pri eblaj rokdentoj de la nova metodo al la instruoj de Patroj de la Eklezio, de la Tradicio kaj de la Magisterio por alveni al fruktodona sintezo.

Ekde la Dua Vatikana Koncilio, la gamo de la ekzegezaj studoj ege ampleksiĝis. La dokumento de la Pontifika Biblia Komisiono “Interpreto pri la Biblio en la Eklezia” (15-an de aprilo 1993) resumis la situacion de la studoj kaj precipe evidentigis la potencan utilon de la uzo de la instrumentoj liveritaj de la metodo historia-kritika pri kiu li diras:

”Temas pri metodo kiu, se utiligita en la respekto de la objektiveco, el si mem implicas neniun aprioraĵon. Se ĝia uzo estas akompanata far aliaj aprioraĵoj, tio ne estas ŝuldebla al la metodo en si mem, sed al la hermeneŭtikaj opcioj kiuj orientas la interpreton kaj kiuj povas aspekti tendencaj. [...] La celo de la historia-kritika metodo estas allumigi, laŭ maniero precipe diakrona, la sencon esprimitan de la aŭtoroj kaj redaktoroj. Per la helpo de ceteraj metodoj kaj alproksimiĝoj, ĝi povas malfermi al la moderna leganto la aliron al la signifo de la biblia teksto, kian ni jam havas.”

Plue, la dikumento listigas la diversajn tipojn de metodologiaj aliroj alestiĝintaj lastajn tempojn: aliro retora kaj rakonta analizo, alirosemiotika, aliro kanona, aliro laŭ la interpreto de la judaj tradicioj, aliro pere de la efikoj produktitaj de la teksto, aliro sociologia, aliro psikologia-psikanaliza, aliro libericisma, aliro feminista”- Kaj ĝi konkludas asertante, ke “la aŭtoro mem de la bibliaj tekstoj postulaa, ke, por ilin kompreni, oni daŭrigu uzi la historian-kritikan metodon, almenaŭ en ĝiaj esencaj partoj.

Taksado pri la metodo historia-kritika estas esprimita ankaŭ de papo Benedikto la 16-a en lia libro “Jesuo el Nazareto, ekde la Bapto al Transfiguriĝo” (2007). Konstatinte ke la rezultoj de tiu kritiko estis nebulaj, kontraŭantaj inter si kaj frukto de projekcio de ideoj de esploristoj, li asertas: “la historia-kritika metodo – ĝuste pro la intrinseka naturo de la teologio kaj kredo – estas kaj plurestas nerezignebla dimensio de la ekzegeza laboro” (paĝo 11 de la itala eldono); “ĝi estas unu el la fundamentaj dimensioj de la ekzegezo, sed ĝi ne elĉerpas la taskon de la interpreto por tiu kiu en la tekstoj bibliaj vidas la solan Sanktan Skribon kaj ĝin kredas inspirita de Dio” (paĝo 12); “la metodo historia-kritika devos necese reiri al la origino de la unuopaj tekstoj kaj do ilin lokigi retroiren en ilia pasinto, por poste kompletigi tiun vojaĝon malretroire kun movo antaŭen sekvante la formiĝon de la unuoj de la teksto” (paĝo 13).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Dokumento, en la itala, “La interpreto de la Biblio en la Eklezio” de la Pontifika Biblia Komisiono.
  • [2]

Referencoj redakti

  1. JOHN PAUL MEIER, A Marginal Jew: Rethinking the Historical Jesus. The Roots of the Problem and the Person, I, Doubleday, New York 1991, p. 157-182, el kiu estas prenitaj la listo kaj kelkaj el la ekzemploj reportitaj kaj la bibliografio rilate la diversajn kriteriojn.
  2. ”Ĝia celo, fakte, estas restarigi kiel eble plej precize la originan tekston, ĝin purigante el la misformaĵoj inokuliĝintaj pro difektoj de kopiistoj kaj ĝin liberigante el glosoj kaj allasaĵoj, el transponaĵoj kaj el multaj ĉiuspecaj difektaĵoj, kiuj en la Skriboj tradiciitaj iom post iom infiltriĝis laŭ la jarcentoj. Veras ke de tiu kritika metodo, dekojn antaŭe, ne malmultaj trouze profitis, nemalofte kvazaŭ ili volus enmeti en la sanktan tekston siajn antaŭjuĝojn...”.