Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto
lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof; konsistas el 42 ekzercoj; konsistigas la duan parton de la Fundamento de Esperanto
(Alidirektita el Ekzercaro)
La Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, estis verkita kaj sendita al la cara cenzurejo de Zamenhof en 1893 kaj eldonita en 1894, Varsovio, 43 p. 2-a korektita versio aperis en 1898, ĉiuj aliaj estas senŝanĝitaj, ekz. la 7-a eld. 1910, 55 p.
Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Lazaro Zamenhof | |
Eldonjaro | 1894 | |
Urbo | Varsovio | |
Eldoninto | Gins | |
Paĝoj | 43 | |
EnhavoRedakti
La Ekzercaro estas la sola plena lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn esperantajn tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La feino); al ekzercoj 5 ĝis 42 estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de la Fundamento de Esperanto, do ĝi fariĝis netuŝebla. M. Ŝidlovskaja.
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto en la retejo de la Akademio de Esperanto.
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto