Kristana Scienco

Kristana Scienco estas kristana movado kaj sistemo de spirita sanigado. Ĝin fondis Mary Baker EDDY (1821-1910), kiu fondis ankaŭ la eklezion Eklezio de Kristo, Sciencisto (Church of Christ, Scientist).

Aerial photograph of a triangular lot between roads and their sidewalks. The lot contains a small, Romanesque church filling the front point to the sidewalks, connected to a much larger and impressive domed, Neoclassical building behind it, filling the lot to the sidewalks to the left and right.
La Unua Eklezio de Kristo, Sciencisto, Bostono, aerfoto demalantaŭe, 19 julio 2011

La origina kaj ĉefa de Kristana Scienco kaj la "Eklezio de Kristo, Sciencisto" estas en Bostono, sed estas multaj preĝejoj en la tuta mondo.

Eddy verkis la libron "La Scienco kaj la Sano, kun Ŝlosilo de la Skriboj" (Science and Health with Key to the Scriptures) (1875), en kiu ŝi unue klarigis la principojn de Kristana Scienco. Vendiĝis pli ol naŭ milionoj da ekzempleroj en 16 diversaj lingvoj. Ŝi ankaŭ fondis la mondfaman gazeton The Christian Science Monitor (La Kristan-Scienca Monitoro).

Kristanaj Sciencistoj kredas, ke Dio estas bona, kaj ke la homo, kreita laŭ la bildo kaj figuro de Dio, ankaŭ estas esence bona. Pro tio, Dio, kiu estas amo, vero kaj lumo, ne kreis malsanon kaj malbonon, nek iluzion. Persono, kiu scias, ke la malsano kaj la malbono apartenas al la nereala universo de la materio, kaj ne al la scienca universo perfekta, eterna kaj reala de la spirito, povas esti sanigita. Tiel Kristo, per la povo de Dio, resanigis la malsanulojn dum sia tera vivo.


Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti