Jura kodo

kolekto de leĝoj pri jura kampo
(Alidirektita el Jura kodekso)

Kodekso de leĝoj[1]jura kodo[2] estas, laŭ nuntempa koncepto, kolekto da metode kaj kohere kunordigitaj skribitaj leĝoj koncernantaj branĉon de pozitiva juro. La unua tiukoncepta kodo estis civila kodekso de Prusio ekvalidinta la 1-an de junio 1794. Laŭ antikva koncepto, ĝi estas ajna kolekto da leĝoj. El antikvaj kodeksoj, famas inter aliaj la Kodekso de Hamurabi kaj la romia Dekdu-tabela leĝaro.

Etimologio redakti

Ambaŭ terminoj devenas el unu sama metonimio: «kodekso, entenanta la leĝaron de Justiniano» → «la Kodekso de Justiniano» (latine Codex Justiniani). Ĉi tiun klaran parolfiguron iuj lingvoj (ekz‑e la germana, la rusa) plu retenas, dum en aliaj lingvoj (ekz‑e la franca, la angla) codex transformiĝis en code, kaj anstataŭ la klara parolfiguro tie estiĝis homonimio kun la datumprezenta kodo. En Esperanto ambaŭ tradicioj kunekzistas.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti