Malfermi la ĉefan menuon

Menono Simonido (la literumo ne estis fiksita kaj oni trovas tre diversajn formojn; "Sim(m)ons(z(oon))" ne estas familia nomo, sed nur la antaŭnomo de lia patro) (1496 - 1561) estis anabaptisma komunumestro el Frislando (nun en norda Nederlando kaj nordokcidenta Germanio). Li ordiniĝis kiel romkatolika sacerdoto kaj servis pastre en la gepatra vilaĝo, sed ĉ. 1530 li komencis dubi pri diversaj katolikaj doktrinoj, kaj serĉante la veron en la Biblio li konvinkiĝis, ke pri diversaj aferoj la Roma Eklezio malpravas. Li aliĝis al la anabaptismo, kies anoj jam atingis Nederlandon el Svisio, kaj baldaŭ li fariĝis konata gvidanto en tiu sekto — tiom, ke ĝis hodiaŭ la ĉefa anabaptisma konfesio nomas sin, kaj estas nomata, "Menonanoj".

Menno Simons
Meno simonis.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1496 (1496-01-01)
en Witmarsum
Morto 31-an de januaro 1561 (1561-01-31) (65-jara)
en Bad Oldesloe
Ŝtataneco Dek sep Provincoj
Profesio
Profesio teologo • pastro • kleriko
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti