La kiso (Gustav Klimt)

pentraĵo 1907


La kiso (originale en germana: Der Kuss) estas verko de la aŭstria pentristo Gustav Klimt kaj probable lia plej bone konata verko. Estas ole-pentraĵo kun lamenetoj el oro kaj stano sur tolo de 180 x 180 centimetroj, farita inter 1907 kaj 1908.​

La kiso
La kiso
Gustav KlimtDer Kuss1907-1907
oleo-pentraĵo sur tolo
180 × 180 cm
Österreichische Galerie Belvedere (Vieno)
vdr

Tiu verko, laŭ la kanonoj de la Simbolismo, estas tolaĵo kun ornamoj kaj mozaikoj sur orumita fono. Ĝi estas eksponita en la Österreichische Galerie Belvedere de Vieno. Normale la verkoj de Klimt kreis skandalojn kaj estis kritikitaj kiel "pornografio". Liaj verkoj metis Klimt kiel "enfant terrible" (terura infano) pro siaj opinioj kaj kontraŭ-aŭtoritataj kaj kontraŭ-popolismaj pri arto. Male, "La kiso" estis ricevita entuziasme, kaj tuj estis aĉetita.

Gustav Klimt reprezentas la amparon enfermita en la intimeco, dum la cetero de la pentraĵo estas sur brila fono de ekstravaganca modelo (ora aero kaj sur angula pinto de flora herbejo). Tiu modelo sugestas la stilon de Art Nouveau. La figuroj ina kaj vira kontrastas per la bunta ornamado de la respektivaj vestoj, ĉe la virino per rondoformaj grapoloj kiuj memorigas pri arto de Bronzepoko kaj ĉe la viro per geometriaj bildoj pli propraj al Art Nouveau.

Bibliografio redakti