Dadaismo
arta stilo
(Alidirektita el Dada)
Dadaismo estas arta stilo; kelkaj nomas ĝin arta movado, kiu floris inter 1916 kaj 1924.

Ĝi ekestis en 1915, kiam la verkisto Hugo Ball en Zuriko kunvenigis artistojn diversbranĉojn kaj hazarde (?) el vortaro germana-franca trovis la (francan) vorton "dada" (hobio, "amata ĉevaleto"), laŭ kiu li nomis la novan artstilon.
Laŭ kontraŭa tezo de Marcel Janco tiu evento estis posta inventaĵo; la nomo estis kreita laŭ la ŝampuo "DADA", tiutempe vendata (ankaŭ) en Zuriko.
Dadaismo relativigas aŭ eĉ dubindigas la tutan ĝistiaman arton, troigante ties abstraktigojn ĝis sensencaj kaosaĵoj.
Gravaj dadaistoj Redakti
- Jean Arp (1886-1966)
- Sophie Taeuber-Arp (1889 - 1943)
- Johannes Theodor Baargeld (1892-1927)
- Hugo Ball (1886-1927)
- Marcel Duchamp (1887-1968)
- Max Ernst (1891-1976)
- Elsa von Freytag-Loringhoven (1874-1927)
- George Grosz (1893-1959)
- Raoul Hausmann (1886-1971)
- Hannah Höch (1889-1978)
- Hans Richter (1880-1976)
- Kurt Schwitters (1887-1948)
- Walter Serner (1889-1942)
- Tristan Tzara (1896-1963)
- Johannes Baader (1875-1955)
- John Heartfield (1891-1968)
- Richard Huelsenbeck (1892-1974)
- Marcel Janco (1895-1984)
- Man Ray (1890-1976)
En Esperanto Redakti
Sep manifestoj DADA de Tristan Tzara. Trad. Ionel Oneţ. Berkeley: Eldonejo Bero, 2001.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
(germana) 100 jaroj dada, jutuba filmeto