Roger Vitrac

franca verkisto

Roger VITRAC (17a de novembro 1899, Pinsac (Lot) - 22a de januaro 1952, Parizo estis franca dramaturgo kaj poeto.

Roger Vitrac
Persona informo
Roger Vitrac
Naskonomo Roger Eugène Simon Vitrac
Naskiĝo 17-an de novembro 1899 (1899-11-17)
en Pinsac
Morto 22-an de januaro 1952 (1952-01-22) (52-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Pinsac vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoscenaristoverkisto vd
Verkado
Verkoj Victor, or Power to the Children ❦
Q116689881 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Pionira superrealisto, li estis forigita de la movado en 1928, samtempe kun Antonin Artaud. Oni asocias lin al la dadaisma kaj al la superrealisma teatro. Kun Antonin Artaud kaj Robert Aron, li fondis la Théâtre Alfred Jarry, kiu estis grava helpilo por la teatra renovigo.

Dum sia militservo, li partoprenis en aprilo 1921, en la dadaisma manifestacio de Saint-Julien-le-Pauvre. Li renkontiĝis kun Marcel Arland, René Crevel, André Dhôtel kaj Georges Limbour, kun kiu li helpis en la revuo Aventure (1921-1922) kiu publikigis sian unuan teatraĵon Le Peintre. Li partoprenis en la lastaj manifestacioj dadaistoj kaj amikiĝis kun André Breton en 1922. Aliĝinta en la superrealisma movado, li kunlaboris en la unuaj numeroj de La Révolution surréaliste.

Ekde 1931, li iĝis ĵurnalisto por pluigi sian karieron de dramaturgo kaj krome li verkis ankaŭ scenarojn por dek tri filmoj (1936-1948).

En Coup de Trafalgar (1934), li atakis la sciencon, la geedzecon, la armeon, la religion, la laboron, la familion, la patrion. Les Demoiselles du large (1938) estas dramo centrita en la psikologia analizo. Li revenis al la mokado per Le Loup-Garou (1939) aŭ Le sabre de mon père (1951); sed la ludado okazis sensukcese.

Verkoj redakti

Teatro:

  • Le Peintre (1922)
  • Mademoiselle Piège (1922)
  • Entrée libre (1922)
  • Poison (1923)
  • Les Mystères de l'amour (1924)
  • Victor ou les Enfants au pouvoir (1928)
  • Le Coup de Trafalgar (1929, ludado en 1934)
  • Les Demoiselles du large (1933)
  • Le Loup-garou (1935)
  • Le Camelot (1936)
  • La Bagarre (1938)
  • Médor (1939)
  • Le sabre de mon père (1950)
  • Le Condamné (1951)

Eseoj kaj variaĵoj:

Bibliografio redakti

  • Henri Béhar, Roger Vitrac, un réprouvé du surréalisme, Paris, Nizet, 1966.
  • Henri Béhar, Vitrac, théâtre ouvert sur le rêve, Bruxelles, Labor, Paris, Fernand Nathan, 1981, 254 p. (Lausanne, L’Âge d’homme, 1993).
  • Laffont-Bompiani, Dictionnaire biographique des auteurs, II, Paris, SEDE, 1958, pp. 683-684.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roger Vitrac en la franca Vikipedio.