Anna Boch

belga pentristo

Anna BOCH (10a de februaro, 1848 – 25a de februaro, 1936) estis belga pentristo, naskiĝinta en Saint-Vaast, La Louvière, Henegovio, kaj pli aĝa frato de Eugène Boch. Ŝi estis fondinta membro de la grupo Les XX. Ŝi estis entombigita en la Tombejo Ixelles, Bruselo, Belgio.

Anna Boch
Anna Boch, ĉirkaŭ 1889, fare de Théo van Rysselberghe
Anna Boch, ĉirkaŭ 1889, fare de Théo van Rysselberghe
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1848 (1848-02-10)
en Saint-Vaast
Morto 25-an de februaro 1936 (1936-02-25) (88-jaraĝa)
en Elsene
Tombo Ixelles Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioBelgio
Familio
Patro Victor Boch
Frat(in)o Eugène Boch
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Arta stilo redakti

 
Falaise - Côte de Bretagne. 62 x 84 cm. Oleo sur tolo.

Boch partoprenis en la Nov-impresionisma movado. Ŝiaj plej fruaj verkoj uzis punktisman teknikon, sed ŝi estas plej bone konata pro sia impresionisma stilo kiun ŝi adoptis dum plejparto el sia kariero. Lernantino de Isidore Verheyden, ŝi estis influita ankaŭ de Théo van Rysselberghe kun kiu ŝi renkontiĝis en la grupo "Les XX".

Kolekto redakti

Krom siajn proprajn pentraĵojn, Boch tenis unu el la plej gravaj kolektoj de impresionismaj pentraĵoj de sia epoko.[1] Ŝi helpis multajn junajn artistojn, kiel Vincent van Gogh, kiun ŝi admiris pro lia talento kaj kiu estis amiko de ŝia frato Eugène Boch.

 
La ruĝa vitejo, de Vincent van Gogh, aĉetita de Anna Boch al la pentristo.

La ruĝa vitejo,[2] aĉetita de Anna Boch, estis dumlonge supozita la nura pentraĵo kiun van Gogh vendis dum sia vivo. La kolekto de Anna Boch estis vendita post ŝia morto. En sia testamento, ŝi donacis monon por pagi la retiron de malriĉaj artistaj amikoj.

Literaturo redakti

  • Berko, Patrick & Viviane (1981), Dictionary of Belgian painters born between 1750 & 1875, Knokke 1981, p. 51.
  • Boch, Anna; Eugène Boch (1994). Hommage à Anna et Eugène Boch. Musée de Pontoise. LCCN 95179953. OCLC 31175453.
  • Faider-Thomas, Thérèse (1971). Anna Boch und Eugène Boch: Werke aus den Anfängen der modernen Kunst. Mettlach, Villeroy & Boch. OCLC 420158. Katalogo de Moderne Galerie, Saarland Museum, Saarbrücken, 1971)

Eksteraj ligiloj redakti